Учебник эсперанто | страница 39



, который не имеет перевода на национальные языки. Например:

Je la tria horo. В три часа.
Mi estas je tri jaroj pli juna ol vi. Я на 3 года моложе вас.
Inda je honoro. Достоин почитания.
Havi rajton je tio. Иметь право на это.
Kredi je dio. Верить в бога.
Preni je mano. Взять за руку.
Je nomo de Lenin. Имени Ленина.
Malsaniĝi je gripo. Заболеть гриппом.
11.11. Сочетания предлогов.

Отдельные предлоги могут сочетаться друг с другом, образуя парные предлоги-сращения:

de + post = de post,
de + sur = de sur,
el + post = el post,
el + sub = el sub

и т. п.,

как в русском языке (из-под, из-за и т. п.):

La glaso falis de sur la tablo. Стакан упал со стола.
11.12. Прочитайте, переведите.
Li venis anstataŭ Petro. Antaŭ lia domo staris granda arbo. Antaŭ la milito li loĝis en nia urbo. Ŝi staris apud mi. Sur la tablo staras glaso kaj apud ĝi kuŝas libro. Ĉe la tablo sidas la patro. Ŝi loĝis ĉe ni du semajnojn. Li rimarkis ĉirkaŭ si multe da homoj. Tio okazis ĉirkaŭ la tagmezo. Ŝi eltrinkis glason da teo. De kie vi venis? De Odeso ni veturis kvarope. Ni venis tien meze de nokto. Dum la tuta somero ŝi ripozis ĉe siaj gepatroj. Ekster la urbo estis malpli varmege. Ĝi estas farita el oro. Ŝi tradukis la libron el la araba lingvo. Mia amiko loĝas en Kanado. Petro veturis en Brazilon. Ili laboris ĝis vespero. Ĝis hodiaŭ mi ne sukcesis fari tion. Esti inter vivo kaj morto. Venu al mi inter la sesa kaj la sepa vespere. Kontraŭ la domo staris aŭto. Kontraŭ ĉia atendo, li ne estis kontraŭ nia propono. Ili staris visaĝo kontraŭ visaĝo. Krom li, estis tie ankoraŭ du miaj amikoj. Tagmanĝu kun ni. Fermi pordon cun bruo. Mi faris tion laŭ lia deziro. Laŭ tiu ĉi vojo vi baldaŭ atingos la lokon. Malgraŭ pluvo, mi iris surstraten. Bati iun per bastono. Kovri tablon per tablotuko. Por kia celo vi venis? Tio estis granda perdo por ni. Post laboro venas ripozo. Mi vizitos vin post tri tagoj. Ŝi iris preter mia domo. Pri tio oni ne parolas. La maro estis griza pro ŝaŭmo. Ŝi venis sen sia edzo. Li restis sen mono. Ili dormis sub libera ĉielo. La suno estis super la horizonto. Ili sin ĵetis sur min. Tra la fenestro mi bone vidis la vojon. Li iris trans la straton.
Bastono палка,
bati бить,
ĉielo небо,
griza серый, седой,
ĵeti бросать,
kovri закрывать, покрывать,
maro море,
morto смерть, гибель, кончина,
pluvo дождь,
semajno неделя,
somero лето,
tablotuko скатерть,
tagmanĝi обедать,
teo чай,
traduki переводить (на другой язык),