Учебник эсперанто | страница 36



Aĝo возраст,
aŭtodidakto самоучка,
bedaŭri сожалеть,
bedaŭrinde к сожалению,
dume пока, тем временем,
ekster вне, снаружи, за,
eksterlanda заграничный, зарубежный,
esprimi выражать,
familio семья,
glui клеить,
glumarko наклейка,
kapabla способньй,
militservo военная служба,
moderna современный,
oficisto служащий,
proksima близкий,
servi служить.
10.16. Esperanto en Sovet-Unio
En nia lando la Esperanto-movado estis tre forta antaŭ la dua mondmilito. Oni lernis Esperanton en lernejoj kaj kursoj, oni eldonis librojn kaj gazetojn en
Esperanto. Pro diversaj kaŭzoj la movado dum kaj post la milito malfortiĝis.
Ĝi renaskiĝis en la jaroj 1955–1956, ĉefe inter junularo. En multaj urboj aperis junularaj Esperanto-kluboj. En 1961 estis fondita la Komisiono de Sovetiaj Esperantistoj ĉe la Unio de Sovetiaj Societoj por Amikeco kun Eksterlando. En 1979 estis fondita Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE), kiu gvidas la Esperanto-movadon en la tuta lando. En multaj urboj ekzistas E-kluboj kaj E-sekcioj ĉe Kluboj de Internacia Amikeco, grupoj de esperantistoj, rondetoj, en kiuj oni lernas E-on. En kelkaj lernejoj (plejparte en Estonio) oni lernas E-on fakultative. Ĉiujare en nia lando okazas kelke da E-tendaroj, kie kolektiĝas esperantistoj el la tuta Sovet-Unio. En Estonio kaj aliaj lokoj oni organizas apartajn tendarojn kaj renkontiĝojn por lernantoj.
Aliĝu al via loka E-klubo aŭ E-grupo. Parolu kun aliaj esperantistoj esperante por praktiki la lingvon. Faru tion dum renkontiĝoj, telefone, skribu leterojn al viaj amikoj — esperantistoj nur esperantlingve.
Aparta отдельный, особый,
aliĝi присоединиться,
asocio ассоциация, общество,
ĉefe главным образом,
dum в то время как, во время,
E-, Е-о = Esperanto,
ekzisti существовать,
fakultativa факультативный, необязательный,
fondi основывать, создавать,
forta сильный, крепкий,
gazeto периодическое издание (журнал, газета),
gvidi руководить,
junularo молодёжь,
kaŭzo причина,
kelka некоторый (о числе),
komisiono комиссия,
movi двигать,
movado движение,
okazi происходить, случаться,
plejparte большей частью,
renkont(iĝ)o встреча (слёт),
rondo круг; кружок,
rondeto кружок,
sekcio секция, отделение,
societo общество, компания,
sovetia советский (Советского Союза),
unio союз (государство, организация).
10.17. Proverboj.
1. Al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras.
2. Gasto tro petata foriras malsata.
3. Kontraŭ faro farita ne helpas medito.
4. Laboro farita — ripozo merita.
5. Ne atendita, ne esperita ofte venas subite.