Учебник эсперанто | страница 24
7.12. Пословицы и поговорки с частицами pli, plej.
1. De elekto tro multa plej malbona rezulto.
2. Ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro.
3. Plej bone ridas, kiu laste ridas.
4. Pli bona estas malamiko de bona.
5. Pli bona estas saĝa malamiko, ol malsaĝa amiko.
6. Pli da bruo, ol da faro.
7. Post vetero malbela lumas suno plej hela.
8. Ripetado estas plej bona lernado.
9. Unu amiko malnova pli valoras ol du novaj.
10. Virina rideto pli kaptas ol reto.
Akiri приобретать, добывать,
bruo шум,
elekti выбирать, избирать,
hela яркий, светлый, ясный,
kapti ловить, поймать,
lasta последний,
multa многий,
post позади, за; после; через,
reto сеть, сетка,
rezulto результат,
ripeti повторять, репетировать,
saĝa умный, мудрый,
suno солнце,
valori иметь ценность, стоить.
7.13.* Переведите.
1. Он выше меня.
2. Она поёт лучше тебя.
3. Они бегают быстрее нас.
4. Это лучший ученик нашего класса, он учится лучше всех.
5. Пётр сидел выше всех.
6. В этом городе он пробудет до завтра.
7. Сегодня вечером мы будем ждать вас дома.
8. Он выбрал самую толстую книгу.
9. Тем лучше!
10. Чем меньше денег, там меньше хлеба.
11. Чем больше у него есть, тем больше он хочет.
12. Это хуже, чем я ожидал.
13. Когда ты навестишь родителей?
7.14. Прочтите, переведите.
Tri tajloroj
En unu urbeto estis tri tajloroj, kaj ili ĉiuj loĝis en la sama strato. Unu el ili elmetis en fenestro reklamon: «La plej bona tajloro de la urbo». La dua tajloro vidis, ke nun pli multe da homoj vizitas la unuan tajloron. Li elmetis reklamon: «La plej bona tajloro en la mondo». Kio restis fari al la tria tajloro? Li elmetis la plej modestan informon: «La plej bona tajloro de la strato».
Elmeti (el-met-i) выставлять, экспонировать,
fenestro окно,
homo человек,
loĝi жить, проживать, обитать,
modesta скромный,
multe много,
resti оставаться, продолжать находиться,
sama тот же самый,
strato улица,
tajloro портной.
7.15.* Ответьте (письменно) на вопросы.
1. Ĉu Esperanto estas pli facila ol la angla lingvo?
2. Kiu el la lingvoj, pri kiuj vi scias, estas la plej facila?
3. Kio estas malpli alta, la tablo aŭ la ŝranko?
4. Kiu dombesto estas pli utila, la hundo aŭ la kato?
5. Maria estas 15-jara kaj Andreo estas 10-jara.
6. Ĉu Andreo estas pli aĝa ol Maria?
7. Je kiom da jaroj Maria estas pli aĝa ol Andreo.
7.16. Proverboj.
1. Akvo kura — akvo pura.
2. Bona estas domo nova kaj amiko malnova.
3. Kia estas via laboro, tia estas via valoro.
4. Kio doloras, pri tio ni ploras.
5. Kion koro portas, visaĝo raportas.
Книги, похожие на Учебник эсперанто