Proverbaro Esperanta | страница 55



1127. Esenco

1127.01 Ne beligas loko homon, sed homo la lokon.

1127.02 Valoras ne la vesto, valoras la enesto.

1128. Ambicio

1128.01 Bona kaporalo revas esti generalo.

1129. Kompreno

1129.01 Saĝa kapo duonvorton komprenas.

1130. Klereco

1130.01 Sciencon oni ne mendas, klerecon oni ne vendas.

1131. Sentaŭgeco

1131.01 Nek pio por Dio, nek kapablo por diablo.

1131.02 Ĝi estas nek viando, nek fiŝo.

1131.03 Nek io, nek alio.

1131.04 Li taŭgas nek por studo, nek por ludo.

1132. Nova

1132.01 Nova balailo bone balaas.

1133. Nova

1133.01 Ĉion novan oni ŝatas, malnovan oni forbatas.

1134. Nokto

1134.01 Kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas.

1134.02 Nokte eĉ monstro estas belulo.

1135. Bezono

1135.01 Kiu tro bezonas, tiu leĝon ne konas.

1135.02 Bezono estas plej forta ordono.

1135.03 Mizero faras lerta, mizero faras sperta.

1135.04 Mizero piedojn sanigas, kolon elastigas.

1135.05 Instruas mizero manĝi panon sen butero.

1135.06 Mizero saltas, mizero haltas.

1136. Neesto

1136.01 Kontraŭ neesto ne helpas protesto.

1136.02 El malplena telero vane ĉerpas kulero.

1137. Plendo

1137.01 Se neniu plendas, neniu defendas.

1138. Leĝo

1138.01 Leĝo valoras por poste, sed ne por antaŭe.

1139. Moro

1139.01 Popola kutimo havas valoron de leĝo.

1139.02 Leĝo malaperas, moro daŭras.

1140. Promeso

1140.01 Promesita trezoro estas sen valoro.

1140.02 Plena estas la infero de promesitaj aferoj.

1141. Unu

1141.01 Unu similas nulon, ne prezentas kalkulon.

1141.02 Unu soldato militon ne faras.

1141.03 Unu hirundo printempon ne alportas.

1141.04 Du manoj faras ĉion, sed unu nenion.

1141.05 Unu floro ne estas krono, unu monero ne estas mono.

1142. Unu

1142.01 Unu hako kverkon ne faligas.

1143. Unu

1143.01 Se muso nur unu truon disponas, ĝi baldaŭ la vivon fordonas.

1144. Unu

1144.01 Unu kapo facile trovas apogon.

1145. Ĉioserva

1145.01 Kio servas por ĉio, taŭgas por nenio.

1146. Nekonstanteco

1146.01 Li havas ĉiun horon alian moron.

1146.02 El la sama buŝo li blovas varmon kaj malvarmon.

1147. Ripeto

1147.01 Ripetata parolo pri la sama titolo.

1147.02 Malnova afero en nova livero.

1148. Regado

1148.01 Pli valoras malgranda reganto, ol granda servanto.

1149. Troeco

1149.01 Pli bone estas sensale, ol tro sale.

1149.02 Kiu tro rapide saltas, tiu baldaŭ haltas.

1149.03 Tro akra fajro estas sen daŭro.

1150. Skribo

1150.01 Diron oni neas, skribo ne pereas.

1150.02 Nigro sur blanko pruvas sen manko.

1151. Drinko

1151.01 Ne pekas drinkulo, pekas ebriulo.

1151.02 Drinku tutajn tagojn, sed kontrolu viajn agojn.