Proverbaro Esperanta | страница 54
1103. Aliloke, Diskreteco
1103.01 Kiel oni, tiel ĉe ni.
1103.02 Aliloka ĉielo estas sama ĉielo.
1103.03 Kio aliloke promenos, al ni ankaŭ ĝi venos.
1104. Malgrando
1104.01 Malgranda aspekte, sed granda intelekte.
1104.02 Malgranda pezo, sed granda prezo.
1105. Akiro
1105.01 Pli bona estas gajno malgranda, ol granda malgajno.
1105.02 Pli bona estas io, ol nenio.
1105.03 Pli allogas kulero da mielo, ol da vinagro barelo.
1106. Antaŭtempeco
1106.01 Antaŭ mortigo de urso ne vendu ĝian felon.
1107. Havo
1107.01 Malpli da havo, malpli da zorgoj.
1107.02 Malpli da posedo, malpli da tedo.
1108. Bono
1108.01 Kio estas bona por vi, estas bona por mi.
1109. Perforteco
1109.01 Kiom ajn oni penas, per forto plaĉo ne venas.
1109.02 Perforta amo estas plej forta malamo.
1109.03 Deziro kaj inklino ordonon ne obeas.
1109.04 Ordonita kiso havas guston maldolĉan.
1110. Plaĉo
1110.01 Se ne plaĉas la najbaro, ne plaĉas lia faro.
1110.02 Ne valoranto plaĉas, sed plaĉanto valoras.
1111. Pardonemeco
1111.01 Pardonemeco superas justecon.
1111.02 Puno pekon svingas, favorkoreco ĝin estingas.
1112. Interkonsento
1112.01 Pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento.
1113. Preĝo
1113.01 Preĝu kore kaj laboru fervore.
1114. Kompato
1114.01 Pli feliĉa estas martelo insultata, ol amboso kompatata.
1114.02 Mi ne volas baton, mi ne volas kompaton.
1115. Silento
1115.01 Silento estas konsento.
1116. Plendo
1116.01 Kiu multe babilas, al si mem malutilas.
1116.02 Rusto manĝas feron, ĉagreno la koron.
1117. Ebrieco
1117.01 Por ebriulo ne ekzistas danĝero.
1118. Toleremeco
1118.01 Maro ĉiujn riverojn ricevas kaj tamen ne krevas.
1119. Senŝanĝeco
1119.01 Foriris bovido, revenis bovo.
1119.02 Eĉ en Parizo herbo ne fariĝas cerbo.
1120. Fremdlando
1120.01 Fremdlando objekton por speso donas, sed por ĝin venigi, oni spesmilon bezonas.
1120.02 Ĉio transmara estas ĉarma kaj kara.
1121. Krudulo
1121.01 Donu al krudulo plezuron, li ne scios mezuron.
1121.02 Se vi krudulon iom karesos, li al si ĉion permesos.
1121.03 Se vi krudulon salutos, li vin tutan englutos.
1122. Edzeco
1122.01 Edzo kaj edzino estas nur unu.
1122.02 Edzo edzinon laŭdas, edzino edzon aplaŭdas.
1122.03 Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola.
1123. Proporcieco
1123.01 Por muŝon mortigi, oni pafilegon ne uzas.
1124. Malfrueco
1124.01 Bona ideo venas post la pereo.
1124.02 Venas prudento post la ĝusta momento.
1125. Interŝanĝo
1125.01 Fordoni anseron, por ricevi paseron.
1126. Kalkulemeco
1126.01 Per mezuro kaj peso akiriĝas sukceso.