Proverbaro Esperanta | страница 56
1152. Fiero
1152.01 En puton ne kraĉu, ĉar vi trinki bezonos.
1153. Ripeto
1153.01 Kiu ripetas abunde, lernas plej funde.
1154. Malfrueco
1154.01 Pli bone malfrue, ol neniam.
1155. Pasintaĵo
1155.01 Kio estis kaj pasis, tion tempo frakasis.
1155.02 Oni faris, oni ĉesis, kaj ni ĉion forgesis.
1155.03 Pasinta doloro for el memoro.
1156. Specialisto
1156.01 Ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo.
1157. Garantio
1157.01 Kiu donis garantion, tiu pagu la ŝuldon.
1157.02 De senpripensa rekomendo venas ploro kaj plendo.
1158. Ordo
1158.01 Ordo estas beno por ĉiu entrepreno.
1158.02 Sen ordo en afero ne ekzistas prospero.
1159. Proverbo
1159.01 Proverbo estas sperto, proverbo estas averto.
1159.02 Venas proverbo el popola la cerbo.
1160. Postmortaĵo
1160.01 Post mia malapero renversiĝu la tero.
1161. Sendito
1161.01 Sendito nur portas; kion oni ordonis, li raportas.
1161.02 Senditon oni aŭskultas aŭ ne aŭskultas, sed ne punas nek insultas.
1162. Ĉieesta
1162.01 Nenie semata, ĉie trovata.
1163. Vero
1163.01 Kiu diras la veron, havas suferon.
1164. Vero
1164.01 Vero ne bezonas mediti nek spriti.
1165. Vero
1165.01 Amiko estas kara, sed vero pli kara.
1166. Kutimo
1166.01 Kutimo estas dua naturo.
1167. Hejmo
1167.01 Neniu estas profeto en sia urbeto.
1168. Ebrieco
1168.01 Vera opinio montriĝas en ebrio.
1168.02 Kion sobreco deziras, ebrieco ĝin diras.
1169. Ebrieco, Malsaĝo
1169.01 Ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam.
1170. Superfluo
1170.01 Kvina rado ĉe veturado.
1170.02 De superfluo malboniĝas la ĝuo.
1171. Trofrueco
1171.01 Kiu komencas tro frue, finas malfrue.
1172. Ĵaluzo
1172.01 Amo kaj ĵaluzo estas gefratoj.
1173. Metio
1173.01 Al posedanto de metio mankas nenio.
1173.02 Kiu metion disponas, mizeron ne konas.
1173.03 Metio manĝon ne bezonas kaj manĝon tamen donas.
1174. Patrino
1174.01 Pli zorgas unu patrino pri dek infanoj, ol dek infanoj pri unu patrino.
1175. Vino
1175.01 Fiŝo volas naĝi.
1175.02 Fiŝo sen vino estas veneno.
1176. Samgenteco
1176.01 Sama gento, sama sento.
1177. Frato
1177.01 Kiam fratoj batalas, fremdulo ne eniĝu.
1178. Siaĵo
1178.01 Propran vangon neniu batas.
1178.02 Ĉiu besto zorgas pri sia nesto.
1179. Forto
1179.01 Kiam forto ordonas, leĝo pardonas.
1179.02 Kontraŭ forta mano la leĝo estas vana.
1180. Trankvileco
1180.01 Kiu iras trankvile, iras facile.
1180.02 Tro rapida laboro, tro malgranda valoro.
1181. Avareco
1181.01 Malŝparulo ĝuas nelonge, avarulo neniam.
1181.02 Avarulo avaras, heredantoj malŝparas.