Proverbaro Esperanta | страница 51



1032.02 Profiton celu, sed aliajn ne pelu.

1033. Avideco

1033.01 Kion vi ne perdis, tion ne serĉu.

1034. Serĉado

1034.01 Fiŝo serĉas profundon, homo serĉas abundon.

1034.02 Fiŝo serĉas dronon, homo serĉas bonon.

1035. Escepto, Regulo

1035.01 Ne ekzistas regulo sen escepto.

1036. Delonge

1036.01 Depost tempo nememorebla.

1037. Malgrando

1037.01 De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo.

1037.02 Pro najleto bagatela pereis ĉevalo plej bela.

1037.03 Pro karta preno perdiĝis bieno.

1038. Leĝo

1038.01 Laŭ ĉiuj leĝoj de la arto.

1039. Silento

1039.01 La lumo por vero ofte estas danĝero.

1039.02 Sciu funde, sed tenu profunde.

1040. Se

1040.01 Se ne estus «se» kaj «tamen», mi al ĉio dirus amen.

1040.02 Kiu ne atentas la «se», tiu sentas la «ve».

1040.03 Se ne la «se» malfeliĉa, mi estus nun homo plej riĉa.

1040.04 Se haroj ne mankus, oni kalvon ne havus.

1040.05 Se la ĉielo falus al tero, birdokaptado estus facila afero.

1040.06 Se juneco estus sperta, se maljuneco estus lerta!

1041. Libero

1041.01 Tute libera, kiel birdo aera.

1041.02 Birdo petolas, kiom ĝi volas.

1042. Publikaĵo

1042.01 Por regna speso ne ekzistas forgeso.

1042.02 Mono publika estu fortika.

1043. Juĝo

1043.01 Ne rapidu insulti, volu aŭskulti.

1043.02 Ŝajnon ne fidu, juĝi ne rapidu.

1043.03 Kiu aŭdis unuan, ankaŭ aŭdu la duan.

1044. Sameco

1044.01 Samaj kondiĉoj, samaj superstiĉoj.

1044.02 Kia sufloro, tia aktoro.

1044.03 Komenca inklino daŭras ĝis la fino.

1044.04 Knaba gusto kun forto daŭras ĝis la morto.

1044.05 Kie ajn rano iras, ĝi ĉiam marĉon sopiras.

1045. Detruo

1045.01 Eĉ signo ne restis, kie urbo estis.

1045.02 Detruita ĝis la fundo de l’ fundamento.

1046. Falpuŝiĝo

1046.01 Ŝtono de falpuŝiĝo.

1047. Senĉeseco

1047.01 Senĉesa guto eĉ ŝtonon traboras.

1047.02 De guto post guto disfalas granito.

1048. Mortigo

1048.01 Doni la finofaran baton.

1049. Poŝo

1049.01 Sin turni al la poŝo.

1050. Minaco

1050.01 Minaci per pugno en la poŝo.

1051. Kvalito

1051.01 Ne kvanto, sed kvalito decidas pri merito.

1052. Faraĉo

1052.01 El la faraĉo fariĝis kaĉo.

1053. Pago

1053.01 Kiu kaĉon aranĝas, tiu ĝin manĝas.

1053.02 Kiu rompis la glason, ordigu la kason.

1054. Frue

1054.01 Frue leviĝu kaj frue edziĝu.

1055. Potenco

1055.01 Preĝu al la Eternulo, ne al Lia sanktulo.

1055.02 Se mi faru riverencon, mi elektas potencon.

1056. Kalumnio

1056.01 Se kalumnio eĉ pasas, ĝi ĉiam ion lasas.

1056.02 Serpenton oni povas eviti, sed kalumnion neniam.

1056.03 Kontraŭ kalumnio helpas nenio.