Proverbaro Esperanta | страница 52



1056.04 Kalumniante konstante, oni eĉ anĝelon nigrigas.

1056.05 Se kalumnio ne brulas, ĝi almenaŭ makulas.

1056.06 Kontraŭ kalumnio ne povas batali eĉ Dio.

1056.07 Al la buŝo de «oni» neniu povas ordoni.

1057. Rimedo

1057.01 Oni elbatas kojnon per kojno.

1057.02 Kontraŭ ĉiu rimedo ekzistas rimedo.

1057.03 Unu vundo alian kuracas.

1058. Senrimedeco

1058.01 Prenu kiel vi volas, la poto ĉiam bolas.

1058.02 Kien ajn mi pafas, ĉio maltrafas.

1058.03 Sur ĉiu flanko nur manko kaj manko.

1058.04 Restas nek konsilo, nek konsolo.

1058.05 Malantaŭe mizero, antaŭe malespero.

1058.06 Nek eniro, nek eliro.

1059. Legado

1059.01 De legado sen atento ne riĉiĝas la prudento.

1060. Penado

1060.01 Streĉiĝi el la haŭto.

1061. Propeka

1061.01 Propeka kapro.

1062. Senefikeco

1062.01 Kiom ajn vi penos, nenio elvenos.

1063. Trograndigo

1063.01 Fari el muŝo elefanton.

1064. Amataĵo

1064.01 Tio estas lia amata ĉevaleto.

1065. Fino

1065.01 La fino kronas la verkon.

1065.02 Fino bona, ĉio bona.

1066. Fino

1066.01 Ĉio havas finon.

1067. Beleco

1067.01 Bela vizaĝo estas duono da doto.

1068. Beleco

1068.01 Beleco logas, virto apogas.

1068.02 Beleco hodiaŭ estas, morgaŭ ne restas.

1069. Elvoko

1069.01 Diablo ŝercon ne komprenas, vokite li venas.

1069.02 En abelujon ne blovu.

1070. Ĝustatempeco

1070.01 Ĝustatempa vorto estas granda forto.

1070.02 Vort’ en ĝusta momento faras pli ol arĝento.

1071. Komerco

1071.01 Komercisto estas ĉasisto, li rigardas, kiu sin ne gardas.

1071.02 Malsaĝulo en foiro estas bona akiro.

1071.03 Malsaĝulo venas, komercisto festenas.

1072. Amanto

1072.01 Eĉ por pomo putranta troviĝas amanto.

1073. Aspiro

1073.01 Ekzameni ne devigas preni.

1073.02 Rigardi kaj aspiri ne devigas akiri.

1074. Rerakonto

1074.01 Kio al mi sonis, tion mi resonas.

1075. Tuteco

1075.01 Se vi prenis la violonon, prenu ankaŭ la arĉon.

1076. Troeco

1076.01 Eĉ ĉe kokino troviĝas propra inklino.

1076.02 Eĉ najtingalo ne estas sen galo.

1076.03 Akvo bolas, murmuras, sed fine ĝi kuras.

1076.04 Eĉ muŝo sentas, kiam vi ĝin turmentas.

1076.05 Se la kaliko tro pleniĝas, la vino elverŝiĝas.

1076.06 Por ĉiu plezuro devas esti mezuro.

1076.07 Ĉio supermezura estas terura.

1076.08 Troa festeno estas veneno.

1077. Braveco

1077.01 Brava homo en sia domo.

1077.02 Li estas bravulo en sia angulo.

1077.03 Malantaŭ barilo kuraĝo estas facila.

1077.04 Kuraĝe li staras, kiam muro lin baras.

1077.05 Lipharo de grandsinjoro, sed koro de leporo.

1078. Paco

1078.01 Kie estas harmonio, estas beno de Dio.