Proverbaro Esperanta | страница 50
1005. Mono
1005.01 Ilo el oro taŭgas por ĉiu laboro.
1005.02 Oro estas pli peza ol fero, pli malpeza ol aero.
1005.03 Ora ŝlosilo ĉiun pordon malfermas.
1005.04 Vorto sona estas plej admona.
1005.05 Oro nur fingron eksvingas kaj ĉion atingas.
1006. Provo
1006.01 Fajro provas la oron, mizero la koron.
1006.02 Oni batas la oron, por provi ĝian valoron.
1007. Malfeliĉo
1007.01 Kontraŭ malfeliĉo ne defendas eĉ riĉo.
1007.02 Ne defendas oro kontraŭ doloro.
1007.03 Ofte kantas la buŝo, kiam ploras la koro.
1008. Atento
1008.01 Atentu!
1008.02 Streĉu la okulojn! 1008.03 Rigardu per ambaŭ okuloj!
1008.04 Se okulo ne atentas, dorso eksentas.
1009. Aĝo
1009.01 Matura aĝo.
1010. Matureco
1010.01 Atesto de matureco.
1011. Senrigarde
1011.01 Sen rigardo, sen gardo.
1012. Silento
1012.01 Gardu vin du baroj: lipoj kaj dentaroj.
1013. Murmuro
1013.01 Murmuri tra la dentoj.
1014. Perforteco
1014.01 Kio mem ne venas, li per la dentoj ĝin prenas.
1015. Babilo
1015.01 Kio tra l’ dentoj travenis, tion la lipoj ne retenos.
1016. Malsato
1016.01 Liaj dentoj povas festi sabaton.
1016.02 Liaj dentoj povas forgesi sian metion.
1017. Ĉikano
1017.01 Preni iun sur la dentojn.
1018. Esploro
1018.01 Palpi al iu la pulson.
1019. Malgrando
1019.01 Eĉ malgranda muŝo ne estas sen buŝo.
1019.02 Eĉ najtingalo ne estas sen galo.
1019.03 Kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras.
1020. Sindefendo
1020.01 Li havas dentojn ne por parado.
1020.02 Ne kaŝiĝas lia lango malantaŭ la vango.
1020.03 Li vorton en la poŝo ne serĉas.
1020.04 Li kuraĝon kolekti ne bezonas.
1020.05 Li mem estas patrono por sia persono.
1020.06 Kiu lin tuŝas, tiu lin sentas.
1021. Rigardaĉo
1021.01 Rigardaĉi kiel bovido.
1021.02 Elmeti la okulon kaj vidi nulon.
1022. Rigardaĉo
1022.01 Kiu amas okulaĉi, ne havas kion maĉi.
1023. Malatento
1023.01 Fordormi la okazon.
1024. Obeo
1024.01 Fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras.
1025. Maltrankvilo
1025.01 Sidi kiel sur pingloj.
1026. Afero, Ludo
1026.01 Ludo aparte, kaj afero aparte.
1027. Senvaloreco
1027.01 La tuta ludo ne valoras kandelon.
1028. Malpaco
1028.01 Ĝi estas malpaco pri la reĝa palaco.
1029. Evito
1029.01 Pli facile estas eviti ol spiti.
1029.02 Pli facile estas ne iri, ol tro malfrue reiri.
1030. Perfido
1030.01 Oni perfidon prenas, sed perfidulon abomenas.
1031. Pasintaĵo
1031.01 Serĉi la tagon pasintan.
1031.02 Li serĉas la venton sur la kampo.
1031.03 Vespere ĝuu lunon, sed ne serĉu la sunon.
1032. Aliulo
1032.01 Vian vivon ĝuu, sed fremdan ne detruu.