Proverbaro Esperanta | страница 49



988.01 Konateco ne estas hereda.

988.02 Okaza komplimento ne iras al testamento.

989. Nesciado

989.01 Mi havas pri tio nek scion nek supozon.

989.02 Mi hejme sidis, nenion vidis.

990. Intereso

990.01 Mi ne volas tion ĉi scii.

990.02 Ni facile forgesas, kio nin ne interesas.

991. Taksado

991.01 Koniĝas birdo laŭ flugo kaj homo laŭ ago.

991.02 Oni ekkonas bovon per la vido kaj malsaĝulon per lia rido.

992. Scio

992.01 Se mi scius, kion mi ne scias, ĉiuj saĝuloj min envius.

992.02 Se mi scius, kie mi falos, mi tien metus tapiŝon.

992.03 Saĝulo scias ion, sed neniu scias ĉion.

992.04 Post la falo oni fariĝas singarda.

993. Scio

993.01 Se vi pri ĉio informiĝos, vi baldaŭ maljuniĝos.

993.02 De tro multa scio krevas la kranio.

994. Kompreno

994.01 Li estas kompetenta, kiel besto pri arĝento.

994.02 Li komprenas predikon, kiel bovo muzikon.

995. Sperto

995.01 Li scias, kie la kankroj pasigas la vintron.

995.02 Li ne enlasas puŝon en sian buŝon.

995.03 Sur lia nuko sidas pli ol peruko.

995.04 Li estas frotita kaj polurita.

995.05 Li pasis akvon kaj fajron kaj marĉojn kaj marojn.

995.06 Ne el unu forno li manĝis jam panon.

995.07 Pasero sperta ne bezonas averton.

995.08 Li havas la kapon sur la ĝusta loko.

995.09 Ne unu hundo lin mordis, ne unu vento lin tordis.

995.10 Ne unu fajron li pasis, ne unu hundo lin ĉasis.

996. Diskreteco

996.01 Mano dekstra ne sciu, kion faras la maldekstra.

997. Festo

997.01 Pri laboroj maldiligenta, pri festoj plej kompetenta.

997.02 Malamanto de faro estas amanto de kalendaro.

998. Scio

998.01 Ne zorgu pri tio, kio estas ekster via scio.

999. Prudento

999.01 Saĝa scias, kion li diras, — malsaĝa diras, kion li scias.

999.02 Ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta.

1000. Perditaĵo

1000.01 Valoron de objekto ni ekkonas post difekto.

1000.02 Kion ni havas, por ni ne valoras, — kiam ni ĝin perdis, ni ploras.

1000.03 Vivanton ni malhonoras, mortinton ni adoras.

1000.04 Malavarulo kaj porko estas bonaj post la morto.

1001. Fremdo

1001.01 Ne ŝovu la nazon en fremdan vazon.

1001.02 Restu tajloro ĉe via laboro.

1001.03 Infanoj kaj fiŝoj voĉon ne havas.

1001.04 Ekster via ofico estas ekster via vico.

1001.05 Ne rezonu pri tio, kio estas ekster via metio.

1002. Estimo

1002.01 Konu nin, ŝatu nin!

1002.02 Jen kiaj ni estas!

1003.

1003.01 Scion akiru, sed ne ĉion eldiru.

1003.02 La lipoj ne montru, kion manĝis la buŝo.

1003.03 Balaaĵon el korto eksteren ne elportu.

1004. Kono

1004.01 Mi konas miajn homojn.

1004.02 Ni reciproke nin konas, klarigon ne bezonas.