Proverbaro Esperanta | страница 43
847.03 Krevis la vazo antaŭ la nazo.
847.04 Oni metis makulon en mian kalkulon.
847.05 Plenumiĝis la tasko per granda fiasko.
848. Malhelpo
848.01 Hoko elsaltis, afero haltis.
848.02 La afero ne iras glate.
848.03 Estas tubero en la afero.
849. Urĝo
849.01 La afero havas tempon.
849.02 La afero ne urĝas.
849.03 La afero ne staras sur pinto de ponto.
850. Prokrasto
850.01 Laboro ne estas leporo, — ĝi haltos, ne forsaltos.
850.02 Prokrastita ne estas perdita.
850.03 Morgaŭ frue venos plue.
850.04 Kelktempa ĉeso ne estas forgeso.
851. Valoro
851.01 Faro farinton rekomendas.
851.02 Koniĝas majstro laŭ sia verko.
851.03 Kia estas la homo, tia estas lia nomo.
851.04 Kia estas via laboro, tia estas via valoro.
852. Ofico
852.01 Amikeco aparte, ofico aparte.
853. Fremdo
853.01 Min ne tuŝas la afero, mi staras ekstere.
853.02 Mi flanke sidis, mi ne aŭdis nek vidis.
853.03 Mi lavas al mi la manojn.
853.04 Ne mia estas la ĉevalo, min ne tuŝas ĝia falo.
854. Formeto
854.01 Formeti la aferon en la keston de forgeso.
854.02 Formeti ĝis la grekaj kalendoj.
854.03 Formeti en arĥivon.
855. Faro
855.01 Rapide iras la vortoj, sed ne rapide la faroj.
855.02 De la buŝo ĝis la manoj estas granda interspaco.
855.03 Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto.
855.04 Granda parolisto estas duba faristo.
855.05 Granda parolo, sed malgranda volo.
855.06 Se vi senfine parolos, de ĝi la poto ne bolos.
856. Faro
856.01 Ne rapidu kun vortoj, rapidu kun faroj.
857. Fremdo
857.01 Ne ŝovu la nazon en fremdan vazon.
857.02 Ne laciĝu viaj manoj pri fremdaj infanoj.
857.03 Ne estingu la fajron, kiu vin ne bruligas.
857.04 Vin ne tuŝu la eraroj en fremdaj faroj.
857.05 Pri kio amikoj sekretas, ili vian juĝon ne petas.
857.06 Zorgu vian metion kaj ne miksu vin en alian.
858. Ripozo
858.01 Laboro finita, — ripozo merita.
859. Devo
859.01 Antaŭ ĉio zorgu oficon, — plezuro atendos sian vicon.
859.02 Antaŭe kion vi devas, poste kion vi volas.
860. Ĝustatempeco
860.01 Por ĉiu faro estas horo.
861. Afero
861.01 Al la afero!
862. Merito
862.01 Ricevis bandito laŭ sia merito.
862.02 Prave li ricevas.
862.03 Prave punite laŭmerite.
862.04 Bona puno por malbona peno.
863. Puno
863.01 Kiu pekis, tiu pagas.
863.02 Kune kaptite, kune punite.
864. Laboro
864.01 Sidi en laboroj ĝis super la oreloj.
865. Senlaboreco
865.01 Ne gutas mielo el la ĉielo.
866. Moviĝemo
866.01 Li estas vera hidrargo.
866.02 Flugema kiel vento.
867. Severo
867.01 Teni iun per fera mano.
867.02 Butonumi iun malvaste.