Proverbaro Esperanta | страница 44



868. Bonkoreco

868.01 Karaktero olea.

868.02 Ĝentila kaj trankvila, kun koro el oro.

868.03 Mola kiel vakso.

869. Nomo

869.01 Nomo egala, sed esenco mala.

870. Sensenceco

870.01 Paroli sensencaĵon.

870.02 Babilas, muelas, kion lango elpelas.

871. Io

871.01 Pli bona io, ol nenio.

872. Forpreno

872.01 Reĝo donacis, sed polico minacas.

872.02 Dio donis kaj benis, sed diablo forprenis.

873. Ve

873.01 Kia domaĝo!

873.02 Ho ve! 873.03 Bedaŭrinde! 873.04 Dio kompatu!

874. Profito

874.01 Sako ne sonas, — amiko ne konas.

875. Helpo

875.01 Multaj kompatantoj, sed neniu helpanto.

875.02 Kiu konsilas kaj rezonas, tiu helpon ne donas.

875.03 Oni konsilas kaj konsolas, sed helpi ne volas.

876. Penado

876.01 Ne ŝpari monon nek penon.

876.02 Klopodi sen limo per korpo kaj animo.

876.03 Uzi monon kaj admonon kaj flaton kaj baton.

877. Ripeto

877.01 Maĉi kaj remaĉi.

878. Atendo

878.01 Li atendas, ke la okazo venu al lia nazo.

878.02 Atendi sur tero, ĝis sekiĝos la rivero.

878.03 Atendi bonan veteron kaj laman kurieron.

879. Atendo

879.01 Li atendas kaj plendas kaj denove atendas.

879.02 La «tuj» de sinjoroj estas multe da horoj.

879.03 Atendu min antaŭ la domo de mia pranepo.

879.04 De atendo kaj espero pereis multaj sur la tero.

880. Atendo

880.01 Tro longa atendo ĝis fino de l’ vendo.

881. Senlaboreco

881.01 Ne venas rato mem al kato.

882. Atendo

882.01 Unua venis, unua prenis.

882.02 Kiu venis unue, muelas pli frue.

882.03 Kiu jam havas, tiu pravas.

882.04 Se unu ne venis, dek ne atendas.

882.05 Por malfrua gasto restas nur osto.

882.06 La lastan el amaso atakas la hundo.

882.07 Kiu venis post la manĝo, restas sen manĝo.

883. Atendo

883.01 Bovidon mi atendis, — infanon Dio sendis.

883.02 Esperis flaton, — ricevis baton.

883.03 Espero logas, espero mensogas.

883.04 Atendis, atendis, ĝis lin ĉerko etendis.

883.05 Saĝa tenas aferon, malsaĝa esperon.

883.06 Ne fidu heredon, fidu posedon.

884. Bondeziro

884.01 Deziri al iu amason da mono kaj titolon de barono.

884.02 Deziri al iu ĉion bonan.

885. Avideco

885.01 Kiu tro multe deziras, nenion akiras.

885.02 Kiu serĉas marcipanon, perdas sian panon.

885.03 Kiu avidas pli bonan, perdas plej bezonan.

885.04 Tro grandaj kalkuloj kondukas al nuloj.

885.05 Kiu tro alte svingas, nenion atingas.

885.06 Tro da metioj, — profitoj neniaj.

885.07 Se sako tro pleniĝas, ĝi baldaŭ disŝiriĝas.

886. Deziro

886.01 Piaj deziroj.

886.02 Bela celo por fabelo.

887. Edzino

887.01 Edzino pli elverŝas per funelo, ol edzo enverŝas per sitelo.