Proverbaro Esperanta | страница 42
823.02 Kovri la buŝon de sia konscienco.
823.03 La konscienco lin ne turmentas.
824. Vero
824.01 Diri la puran veron.
825. Abundo
825.01 Kiom la koro deziras.
826. Plaĉo
826.01 Tio ĉi estas laŭ lia gusto.
826.02 Li prenos kaj benos.
826.03 Tute ĝuste laŭ lia gusto.
826.04 Ĝi estas al li tre bonvena.
826.05 Venas kvazaŭ vokita kaj petita.
826.06 Ĝi estas akvo al lia muelilo.
827. Malkareso
827.01 Raporti pri ĉiuj cirkonstancoj kaj nuancoj.
827.02 Rakonti ĉion faritan kaj kaŝitan.
827.03 Malkovri antaŭ iu sian koron.
827.04 Kion koro sentas, lango prezentas.
827.05 Kio en la kapo, tio sur la lango.
828. Kaprico
828.01 Li havas siajn kapricojn.
829. Obstino
829.01 Stariĝi obstine.
829.02 Kontraŭstari per ĉiuj fortoj.
829.03 La haroj disstariĝas.
830. Kaŭzo
830.01 Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas.
831. Fumo
831.01 Tie iras fumo per densaj nuboj.
832. Malgrando
832.01 Malgranda estas la flamo, tamen ne mankas la fumo.
833. Kaŝitaĵo
833.01 Sako alenon ne tenas, ĝi baldaŭ elvenas.
833.02 Tuso kaj amo ne estas kaŝeblaj.
833.03 Nenia peketo restas longe sekreto.
833.04 La tempo ĉiam malkaŝas la veron.
833.05 Eĉ el sub la tero aperas la vero.
833.06 Neĝo kaŝas nur ĝis printempo.
834. Tombo
834.01 Stari per unu piedo en la tombo.
834.02 Li jam faras la lastan spiron.
834.03 Staras la morto jam en la korto.
835. Helpo
835.01 Granda estas la mondo, sed rifuĝon ne donas.
835.02 Konsilojn ĉiu donas, sed ne kiam oni bezonas.
836. Parolo
836.01 Virino bonorda estas muta kaj surda.
836.02 Por virta orelo ne danĝeras vorto malbela.
836.03 Por parolo delira ne ekzistas rediro.
837. Fraŭleco
837.01 Resti maljuna knabino.
837.02 Ricevi grizan haron, ne vidinte altaron.
838. Kaŭzo
838.01 Ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo.
838.02 Ne ekzistas fumo sen brulo.
838.03 Ne batas bastono sen persono.
838.04 Ĉiu «tial» havas sian «kial.»
839. Kaŭzo
839.01 Ofte de kaŭzo senenhava venas efiko plej grava.
840. Senelekteco
840.01 Kion fari!
840.02 Volu-ne-volu, — elekto ne ekzistas.
841. Malbono
841.01 Pli valoras faro nenia, ol faro malbona.
841.02 Pli valoras senlaboreco, ol sensenca laboremeco.
842. Promeso
842.01 Paroloj kaj faroj estas malsamaj aferoj.
842.02 Ofte mano forgesas, kion buŝo promesas.
843. Tuj
843.01 Dirite, farite.
844. Plenumo
844.01 La afero estas plenumita.
844.02 Aranĝite, ordigite.
845. Plenumo
845.01 Multe komencite, malmulte plenumite.
846. Temo
846.01 Pri kio estas la afero?
847. Malsukceso
847.01 La afero malsukcesis.
847.02 Ŝiriĝis fadeno sur la bobeno.