Proverbaro Esperanta | страница 41
800.04 Homo proponas, Dio disponas.
800.05 Neniu vidas, kio lin insidas.
800.06 Inter pokalo kaj lipoj povas multe okazi.
800.07 Cent jarojn silentis kaj subite sin prezentis.
800.08 Miljaroj ne povis, — minuto elŝovis.
801. Neatenditaĵo
801.01 Ne esperite, ne sonĝite.
801.02 El aero al tero.
802. Pripenso
802.01 Antaŭe intencu kaj poste komencu.
802.02 Antaŭ la lango laboru la cerbo.
803. Malsaĝo
803.01 Malsaĝulo de ĉiuj flankoj.
803.02 Kapo kun herbo, sen guto da cerbo.
803.03 Malsaĝa kiel ŝtipo.
803.04 Mankas klapo en lia kapo.
804. Malsaĝo
804.01 Malsaĝulo ŝtonon ĵetis, dek saĝuloj ĝin ne atingos.
805. Malsaĝo
805.01 Al malsaĝulo ne helpas admono, nur bastono.
806. Malsaĝo
806.01 Malsaĝulon oni batas eĉ en la preĝejo.
806.02 Malsaĝulo kiel tamburo, — kiu pasas, lin batas.
807. Averto
807.01 Por malsaĝulo bastono — por saĝulo leciono.
808. Malsaĝo
808.01 Ofte ligis malsaĝulo kaj dek saĝuloj malligi ne povas.
809. Malsaĝo
809.01 Komplezema malsaĝulo estas pli danĝera ol malamiko.
809.02 Pli bona estas saĝa malamiko, ol malsaĝa amiko.
809.03 Se vi sendis malsaĝulon, sendu kontrolon.
810. Malsaĝo
810.01 Malsaĝulo ne griziĝas nek senhariĝas.
811. Malsaĝo
811.01 Malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem’.
812. Malsaĝo
812.01 Malsaĝulon favoras feliĉo.
812.02 Kiu saĝon ne havas, Dio lin savas.
812.03 Ofte saĝulo vivas malriĉe kaj malsaĝulo feliĉe.
812.04 Pli helpas guto da feliĉo, ol barelo da saĝo.
813. Malsaĝo
813.01 Atakis lin horo malsaĝa.
813.02 Lia cerbo iris promeni.
814. Humoro
814.01 Li estas en acida humoro.
815. Senkuraĝeco
815.01 Perdi la kuraĝon.
815.02 Lasi fali la manojn.
815.03 Liaj flugiloj paraliziĝis.
816. Profito
816.01 Kuiriston vaporo satigas.
816.02 Ne ekzistas ofico sen benefico.
816.03 Kiu panon donas, malsaton ne konas.
817. Malapero
817.01 Malaperis kiel vaporo.
818. Koro
818.01 Kio iras el koro, venas al koro.
818.02 Konfido naskas konfidon.
819. Teruro
819.01 Lia animo forkuris en la pinton de la piedo.
819.02 Frosto lin atakis.
819.03 Li tremas kiel aŭtuna folio.
819.04 Vento al li ekflugis sub la haŭto.
819.05 Atakis teruro, ektremis la kruro.
820. Virto
820.01 Vesto eluzita, sed pureco spirita.
821. Fremdo
821.01 Fremda animo estas abismo sen limo.
821.02 Por fremda koro ne ekzistas esploro.
821.03 Fremda medito estas kaŝita.
822. Intimeco
822.01 Vivi kun iu en fido kaj konfido.
822.02 Vivi kun iu en intima amikeco.
822.03 Ili vivas per unu animo en du korpoj.
823. Konscienco
823.01 Havi larĝan konsciencon.