Proverbaro Esperanta | страница 40



781.05 Estu saĝa homo en via propra domo.

781.06 Sonorilo vokas al preĝejo kaj mem neniam eniras.

781.07 En fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas.

781.08 Montroj kaj konsiloj estas facilaj.

781.09 Ne ŝovu la nazon en fremdan vazon.

781.10 Aliajn gvidas kaj mem ne vidas.

781.11 Pli facile estas regi ol agi.

782. Alia, Malico

782.01 Kiu fosas sub alia, falos mem en la foson.

782.02 En via malica regalo vin atendas ankaŭ pokalo.

782.03 Kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon.

783. Imito

783.01 Propra opinio ne estas leĝo por alia.

783.02 Ekzemplo proponas, sed ne ordonas.

783.03 Kio al unu donas forton, al alia donas morton.

783.04 Komparo ne estas pruvo.

783.05 Kion rajtas leono, ne rajtas azeno.

783.06 Kio konvenas al sciuro, ne konvenas al vulturo.

784. Amiko

784.01 Amikon montras malfeliĉo.

785. Amiko

785.01 Amiko — intimulo.

785.02 Amiko en ĝojo kaj ploro.

786. Amiko

786.01 Estinta amiko estas plej danĝera malamiko.

786.02 Pecon detranĉitan al la pano ne regluu.

787. Amiko

787.01 Kun kiu vi festas, tia vi estas.

788. Amiko

788.01 Amiko fidela estas trezoro plej bela.

789. Amiko

789.01 Unu amiko malnova pli valoras ol du novaj.

789.02 Ŝatu amikon laŭ la dato de akiro.

790. Amiko

790.01 Por amiko intima ne ekzistas vojo malproksima.

790.02 Por amiko komplezo neniam estas tro peza.

790.03 Amiko de amiko estas ankaŭ amiko.

790.04 Se amiko petas, li neniam ripetas.

791. Fido

791.01 Ne rapidu kun fido antaŭ longa kunesido.

792. Siaĵo

792.01 Amiko estas kara, sed mi mem estas pli kara.

792.02 Pli valoras propra ĉemizo ol fremda plena valizo.

792.03 Pli kara estas kapo ol ĉapo.

793. Atako

793.01 Amikon ŝatu, malamikon ne batu.

793.02 Al Dio plaĉu, sed sur diablon ne kraĉu.

793.03 Se vi povas, profitu, sed aliajn ne incitu.

794. Konfido

794.01 Kun urso promenu, sed pafilon prete tenu.

795. Profito

795.01 Apud plena manĝotablo ĉiu estas tre afabla.

795.02 Sako ne sonas, — amiko ne konas.

796. Amiko

796.01 Gardu min Dio kontraŭ amikoj, — kontraŭ malamikoj mi gardos min mem.

796.02 Ĉe plej granda fido memoru pri perfido.

797. Malamiko

797.01 Unu malamiko pli difektas, ol cent amikoj protektas.

798. Amiko

798.01 Amikeco aparte, ofico aparte.

798.02 Ne ekzistas en komerco amikeco nek ŝerco.

798.03 Juĝo komencita paciĝon ne malhelpas.

799. Obeo

799.01 Danci laŭ ies fajfilo.

800. Neatenditaĵo

800.01 Homo esperas, — morto aperas.

800.02 Mizero faras viziton, ne atendante inviton.

800.03 Ne atendita, ne esperita ofte venas subite.