Proverbaro Esperanta | страница 39
759.02 Prave li ricevas.
759.03 Prave punite laŭmerite.
760. Laboro
760.01 Vojon batitan herbo ne kovras.
761. Publikeco
761.01 Kiu ĉe l’ vojo konstruas, tiun ĉiu instruas.
761.02 Ju laboro pli publika, des pli granda la kritiko.
762. Kosto
762.01 Kio multe kostas, multe valoras.
762.02 Kio kostas malmulte, kostas plej kare.
763. Ĝustatempeco
763.01 Kara estas dono en minuto de bezono.
763.02 Kiu donas rapide, donas duoble.
763.03 Pli valoras tuj ovo, ol poste bovo.
763.04 Kara estas ovo, kiam venas la Pasko.
763.05 Ju pli granda bezono, des pli granda la prezo.
764. Valoro
764.01 Pli kostas la sako, ol la tuta pako.
764.02 Tro kara aranĝo por malkara tagmanĝo.
764.03 Ne valoras la faro la koston de l’ preparo.
764.04 La ludo kandelon ne valoras.
764.05 La felo tanadon ne valoras.
764.06 Ne valoras la akiro eĉ la penon de l’ deziro.
765. Siaĵo
765.01 Sia estas kara pli ol najbara.
766. Bagatelo
766.01 Homo bagatelema.
767. Malatento
767.01 Pro eraro ne praviĝas la faro.
767.02 Okulo ne atentas, — dorso eksentas.
768. Ŝparo
768.01 Riĉigas ne enspezo, sed prudenta elspezo.
768.02 Kiu groŝon ne respektas, riĉecon ne kolektas.
769. Sentaŭgeco
769.01 Ĝi estas nek lakto, nek selakto.
769.02 Ĝi estas nek viando nek fiŝo.
769.03 Fluidaĵo sen difino, nek vinagro nek vino.
769.04 Nek pikite, nek hakite.
769.05 Ĉesis esti vino, sed vinagro ne fariĝis.
770. Malfrueco
770.01 Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝis.
770.02 Kiam pasis la aĝo, aperas la saĝo.
770.03 Aperas prudento, kiam pasis la momento.
771. Flato
771.01 Se vi volas filinon, flatu la patrinon.
771.02 Pro amo al la kandelo kato lekas la kandelingon.
772. Praktikeco
772.01 Li eĉ el sablo vipojn tordas.
772.02 Por li eĉ la muso ne estas sen felo.
773. Modereco
773.01 Senlanigu, sed ne senfeligu.
774. Servanto
774.01 Sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas.
775. Atento
775.01 Ekzistas ezoko, por ke fiŝetoj ne dormu.
776. Esenco
776.01 Kurba estas la ligno, sed rekte ĝi brulas.
777. Timo
777.01 Tremo atakas.
777.02 La haroj streĉiĝas.
777.03 Li tremas, kiel aŭtuna folio.
778. Laboro
778.01 Pli bone estas ŝviti ol tremi.
779. Averto
779.01 Oni tondas ŝafinojn, — tremas la ŝafoj.
779.02 Al vi oni predikas kaj nin oni pikas.
779.03 Por Paŭlo sperto, — por Petro averto.
780. Alia
780.01 Aliaj tempoj, aliaj moroj.
781. Alia
781.01 Alian ne mallaŭdu, vin mem ne aplaŭdu.
781.02 Ne kondamnu alian, oni vin ne kondamnos.
781.03 Kritiki estas facile, fari malfacile.
781.04 En fremda tegmento li flikas truon kaj en propra ne vidas la fluon.