Proverbaro Esperanta | страница 38
737. Ŝuldo
737.01 Ŝuldo ne rustiĝas, ŝuldo ne mortiĝas.
737.02 Ŝuldo havas longan vivon.
737.03 Ŝuldon tempo ne kuracas.
738. Ŝuldo
738.01 Ŝuldo kaj mizero estas najbaroj.
739. Prunto
739.01 Prunto amikon forpelas.
739.02 Oni prenas per manoj, redonas per piedoj.
739.03 Perdiĝas per pruntedono amiko kaj mono.
740. Ŝuldo
740.01 Kapricoj de grandsinjoroj kaj multego da kreditoroj.
740.02 Luksa la vesto, sed malplena la poŝo.
740.03 Eminenta ŝuldanto, malbona paganto.
741. Ŝuldo
741.01 Li sidas en ŝuldoj ĝis super la ŝultroj.
741.02 Li havas pli da ŝuldoj en la urbo, ol da haroj en la barbo.
742. Ŝuldo
742.01 Bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras.
742.02 Ne helpas plendo nek ploro kontraŭ kreditoro.
743.
743.01 Vilaĝano kreditas, vilaĝestro prunteprenas.
744. Malproksimo
744.01 Se okulo ne vidas, koro ne avidas.
745. Plenumo
745.01 Farita via faro, nun adiaŭ, mia kara!
745.02 Plenumita via ofico, nun pasis via vico!
745.03 Pano estas alportita, korbo estu forĵetita.
746. For
746.01 For!
746.02 Forigu lin!
747. Malfeliĉo
747.01 Feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue.
748. Kontenteco
748.01 Kion Dio ne donis, tion perforte ne serĉu.
748.02 Kiu malmulte deziras, feliĉon akiras.
748.03 Kontentulo estas pli feliĉa, ol homo plej riĉa.
749. Nova
749.01 Bona estas domo nova kaj amiko malnova.
750. Akiro
750.01 Pli facile estas vilaĝon perdi, ol domon akiri.
750.02 Pli facile estas multe elspezi, ol malmulte enspezi.
751. Hejmo
751.01 Ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme.
751.02 Bona estas Romo, sed tro malproksima de nia domo.
751.03 Bona estas fremdlando, sed aliaj tie loĝu.
751.04 Hejma dometo estas kiel patrineto.
751.05 Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto.
751.06 Mia loĝejo estas mia reĝejo.
751.07 En propra angulo ĉiu estas fortulo.
752. Edzino
752.01 Inter fremdaj ŝi estas edzino-anĝelo, kun la edzo ŝi estas demono kruela.
753. Libero
753.01 Kiam kato promenas, la musoj festenas.
754. Paco
754.01 Pli bone estas havon fordoni, ol kun homoj malpaci.
754.02 Pli bona estas paco feliĉa, ol havo plej riĉa.
754.03 Pli valoras paco malbona, ol malpaco plej bona.
755. Fremdo
755.01 Ne ŝovu la nazon en fremdan vazon.
756. Malsaĝo
756.01 Mankas klapo en lia kapo.
756.02 Li havas cerbon ne tro potencan.
756.03 Li havas en la cerbo tro multe da herbo.
757. Tuteco
757.01 Kun sia tuta posedo kaj heredo.
757.02 Kun sia tuta domo kaj havo.
758. Duonpatrino
758.01 Urson evitu, duonpatrinon ne incitu.
759. Merito
759.01 Kiel li meritis, tiel li profitis.