Proverbaro Esperanta | страница 37
717.02 Kontentulo estas pli feliĉa, ol homo plej riĉa.
718. Konfido
718.01 Konfido naskas konfidon.
719. Malfrueco
719.01 Kiam havo malaperis, saĝo aperis.
719.02 Saĝa estas la frato post ricevo de l’ bato.
719.03 Estis la tempo, ni ne komprenis, — pasis la tempo, la saĝ’ al ni venis.
719.04 Post la fino de l’ batalo estas multe da kuraĝuloj.
719.05 Post la batalo preĝo ne helpas.
719.06 Rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo.
719.07 Kiam kato jam formanĝis, forpelado ne helpos.
720. Malatento
720.01 Okulo ne atentas, — dorso eksentas.
721. Sengajneco
721.01 Li trafis el sub pluvo en riveron.
721.02 El flamo sin eltiris, en fajron eniris.
721.03 Tapiŝon ne deziris, maton akiris.
721.04 Trafi de Scilo al Ĥaribdo.
721.05 Ne volis rajdi sur ĉevalo, ekrajdis sur azeno.
722. Neniam
722.01 En la tago de la sankta Neniamo.
723. Kontraŭstaro
723.01 Trafis pugno pugnon.
723.02 Trafis falĉilo sur ŝtonon.
723.03 Trafis hakilo al ligno malmola.
723.04 Hakilo estas tranĉa, sed ne cedas la branĉo.
723.05 Ankaŭ diablo tondron suferos.
723.06 Renkontiĝis la kato kun sentima rato.
723.07 Trovis malbonulo malbonulon pli grandan.
724. Mortigo
724.01 Doni al iu la baton de morto.
724.02 Elpeli iun el la mondo de la vivuloj.
724.03 Enpremi en la teron.
725. Konstanteco
725.01 Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan.
726. Obstino, Persisteco
726.01 Enbati al si en la kapon.
726.02 Ripetado estas plej bona lernado.
726.03 Hako post hako estas la plej efika atako.
727. Morto
727.01 Li diris adiaŭ al la mondo surtera.
727.02 Li faris sian lastan translokiĝon.
728. Resaniĝo
728.01 Ĝis la edziĝo ĝi resaniĝos.
729. Dormo
729.01 Longa dormado ŝuldojn kreskigas.
729.02 Lupo dormanta ŝafon ne kaptas.
729.03 Kiu dormas longe, vivas mallonge.
730. Virino
730.01 Virino havas haron longan kaj saĝon mallongan.
731. Malproksimo
731.01 Ĝi estas ankoraŭ malproksime en la kampo.
732. Ŝuldo
732.01 Ŝuldo ne bruas, tamen dormon detruas.
732.02 Malsato malfortigas, ŝuldo suferigas.
732.03 Nenio pli grandan mizeron prezentas, ol se sano mankas kaj ŝuldoj turmentas.
732.04 Ŝuldoj kaj mizero estas najbaroj.
733. Ŝuldo
733.01 Ŝuldo estas unua heredanto.
734. Ŝuldo
734.01 Ŝuldo ne makulas, sed pagon postulas.
734.02 Kiu ŝuldojn estingas, riĉecon atingas.
734.03 Riĉa estas tiu, kiu ŝuldas al neniu.
735. Kvanto
735.01 Pago de ŝuldanto estas bona en ĉiu kvanto.
735.02 De malbona ŝafo estas bona eĉ tufo.
736. Pago
736.01 Hodiaŭ pagi vi devas, morgaŭ kredite ricevos.