Вводное слово в искусство перевода | страница 84




Sekalo kliniĝis super la pado kaj sonoris per plej softa sensilentiĝa sonoro, kvazaŭ el ĉiu spiko blovis facila zefiro kaj la antenoj de spikoj sin frotis unu kontraŭ la alia, susuris…

La suno duone malsupreniris inter nuboj per enorma purpura kupolo de nekonata katedralo, masonita sur la rando de l' tero. Kaj iris de ĝi purpura serena lumo, glitis laŭ dorsoj de kampoj per oscilantaj perlaj vualoj. La kupolo estis malrapide sinkanta en nubojn, malheliĝis, densiĝis, kreskis… Kaj jen negranda panbulo iom haltis en nuboj — kaj dronis, malsupreniĝis sur oraj ĉenoj de radioj en faŭkon inter retiriĝintaj nuboj. Tiam la nuboj tie-alie ekflamis. Kvazaŭ ĉie elkreskis gazonoj. Kvazaŭ ankoraŭ pli alten leviĝis la kristala tegmento de ĉielo kaj malfermiĝis senfina oranĝerio kun bedoj de bizaraj floroj kaj arboj.

Второй отрывок.

В лесу понесло березовый лист холодными утренниками. Будто желтые бабочки, вылетели листья тучей из чащи и засыпали полянку, затрепыхали мимо окон сторожки, свернулись червяками на крыльце. Березняк зашумел червонными водопадами и осыпался во весь день оскудевающим золотом. Ельник темно зеленел о бок свежей и нестареющей в осени иглой. Только кончики иголок позолотели и падали на хвою желтые слитки шишек. Пролетели белые облака лебедей. Пролетели долгоногие, долгошеие журавли. И небо вымерло, как пустынный дом.

Застеклевшее небо подпирал лес и хрустел о стекло ясными, как родниковая вода, днями. Наясневшись, нахолодав, отпотело вокруг небо. Над полянкой остановились широкогорлые завитые трубы и рога облаков, перевернулись, качнулись, брызнули и потекли на землю тонкими суровыми нитками.


En la arbaro ekflugis amase betulaj folioj, portataj de malvarmaj matenaj ventoj. Kvazaŭ flava papiliaro ekfontis nube el arbara densejo la folioj kaj superŝutis interarban herbejon, ekpalpitis preter la fenestroj de la gardistejo, vringiĝis en vermojn sur la peroneto. Ekbruis betularo per flavaj folifaloj kaj estis ŝutiĝanta dum la tuta tago per elĉerpanta sin ora strio. Abiaro verde sombris flank-ĉe-flanko kun freŝa nne seniliĝanta aŭtuna konifero. Nur la pintoj de pingloj oriĝis kaj falis sur la koniferon flavebrunaj fandoblokoj de strobiloj. Traflugis blankaj nuboj de cignoj. Traflugis longakruraj longakolaj gruoj. Kaj la ĉielo dezertiĝis kiel vaka domo.

La vitriĝintan ĉielon apogis arbaro kiu kraketis kontraŭ vitroj per tagoj serenaj, kiel roja akvo. Satsereninte, satfridinte ĉesis ŝviti ĉirkaŭe la ĉielo. Super la interarba herbejo haltis larĝfunelaj heliko-trumpetoj kaj kornoj de nuboj, renversiĝis, ekbaskulis, aspergis kaj ekfluis teren maldika spagaro.