Учебник языка эсперанто. Основной курс | страница 97
Venos iam la tempo, kiam Esperanto, fariĝinte posedaĵo de la tuta homaro, perdos sian karakteron idean: tiam ĝi fariĝos jam nur lingvo, oni jam ne batalados por ĝi, oni nur tirados el ĝi profiton. Sed nun, kiam preskaǔ ĉiuj Esperantistoj estas ankoraǔ ne profitantoj, sed nur batalantoj, ni ĉiuj konscias tre bone, ke al laborado por Esperanto instigas nin ne la penso pri praktika utileco, sed nur la penso pri la sankta, granda kaj grava ideo, kiun lingvo internacia en si enhavas. Tiu ĉi ideo – vi ĉiuj sentas ĝin tre bone – estas frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj. Tiu ĉi ideo akompanadis Esperanton de la unua momento de ĝia naskiĝo ĝis la nuna tempo…
Vi ĉiuj sentis tre bone en Bulonjo, ke nin entuziasmigis ne la amuzoj per si mem, ne reciproka sinkomprenado per si mem, ne la praktika utileco, kiun Esperanto montris, sed la interna ideo de la Esperantismo, kiun ni ĉiuj sentis en nia koro. Ni sentis, ke komenciĝas la falado de la muroj inter popoloj, ni sentis la spiriton de ĉiuhoma frateco. Ni konsciis tre bone, ke ĝis la fina malapero de la muroj estas ankoraǔ tre kaj tre malproksime…
Ĉiu, kiu uzas Esperanton aǔ laboras por ĝi, estas Esperantisto, kaj ĉiu Esperantisto havas plenan rajton vidi en Esperanto nur lingvon simplan, malvarman internacian komprenigilon… Sed tiuj Esperantistoj, kiuj apartenas al nia afero ne per sia kapo, sed per sia koro, tiuj ĉiam sentos kaj ŝatos en Esperanto antaǔ ĉio ĝian internan ideon…
La devizo de la ideaj Esperantistoj, neniam ĝis nun precize formulita, sed ĉiam klare sentata, estas: «Ni deziras krei neǔtralan fundamenton, sur kiu la diversaj homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikiĝadi, ne altrudante al si reciproke siajn gentajn apartaĵojn…»
La espero
(himno de la Esperanto-movado)