Учебник языка эсперанто. Основной курс | страница 85



; Li kelkvortis la historion; Mi promesis al vi foton: jen ĝi ĉi-kunas.

Letero

Estimata samideano!

Kvankam ni estis interkonsentintaj dum nia hazarda renkontiĝo pri la korespondado, la ricevo de via registrita aerpoŝta letero estis por mi kvazaǔ subita. Plaĉis al mi la enmetitaj belaj bildkartoj pri la sunplena Mediteranea plaĝo, kie vi libertempas. Koran dankon!

Mi tre volonte akceptas la proponon, kiun vi esprimis, pri la amika korespondado kaj interŝanĝo de bildkartoj kaj de esperantaĵoj (libroj kaj revuoj en Esperanto, poŝtkartoj, poŝtmarkoj, kovertoj, insignoj, emblemoj, afiŝoj, fotoj ktp pri Esperantaj temoj). Mi sendas al vi ĉi-kune aron da vidaĵoj de nia urbo, pri kiuj vi, espereble, kontentos. Atentu la originalan domegon de la urbestraro.

Mi petas vian pardonon pri la dusemajna silentado, kiu estis kaǔzita de la ekzamenoj. Mi jam trapasis ilin kaj almenaǔ dum la nuna libertempo mi estas skribonta al vi regule.

Do kelkajn vortojn por iom prezenti min. Mi naskiĝis antaǔ dudek jaroj. Ekde la sepjara aĝo mi estas senĉese studanta – dek jarojn en la meza lernejo, tri jarojn en la universitato. En nia ŝtato ĉiuj rajtas je senpaga studado, do ekzistas ĉiuj kondiĉoj por fariĝi homo, utila por la socio.

Mi hobias pri arto, precipe pri pentrado. Oni opinias eĉ, ke mi havas kapablojn pri pentrarto. Ĉu tio veras, mi ne certas. Tamen iĝi pentristo neniam estis mia celo, ĉar mi ne sentas, ke mi povas tie multon atingi.

Mi revas pri malproksimaj vojaĝoj kaj kredas, ke la ekstudo de Esperanto helpos al mi baldaǔ trafi en la simbolan landon Esperantujo, kiu ne havas limojn. En la urba Esperanto-klubo mi ne nur kotizas, sed aktive partoprenas ties vivon. Mi jam abonas kelkajn revuojn en la Internacia lingvo kaj aliĝis al Universala Esperanto-Asocio (UEA). Ebloj por vojaĝi multas: por ĉi somero en nia lando estas planataj du junularaj, lernejana, natur-amika kaj ĝenerala Esperanto-tendaroj. Krome, esperantistoj organizos konstrutaĉmenton, surmontan kaj surakvan turistajn marŝojn. Kien mi veturu? Pleje verŝajnas, ke mi konstrutaĉmentos.

Mi ŝatas la naturon, la puran aeron kaj tial ofte dum ripoztagoj mi kune kun geamikoj forlasas la kutimajn zorgojn en la urbo kaj veturas en vilaĝojn kaj arbarojn. Agrablas frumatene lavi la tutan korpon per rivera akvo, kuŝadi sur la mola herbo, rigardante la nubojn. Ĉirkaǔe regas senbruo, nur aǔdiĝas la venteto kaj voĉoj de birdoj, kiuj sur-arbas.