Учебник языка эсперанто. Основной курс | страница 78



Ŝaŝliko

— Ĉar morgaǔ matene ni eksterurbiĝos por du tagoj, oni devas decidi, kiu kion kunprenos.

— La tendo, hakilo kaj manĝilaro: tranĉilo, forkoj, kuleroj ktp – estas prenotaj de mi.

— Mi pensas, ke indas preni fiŝkaptilon kaj ankaǔ terpomojn, karotojn kaj aliajn legomojn – ni povus kuiri supon aǔ friti ion.

— Nepre. En la magazeno «Oceano» oni vendas nun bongustajn salitajn fiŝojn. Ĉu ni aĉetu iom?

— Neniuokaze ĝi estas prenenda, ĉar poste ni vole-nevole multe trinkos. Mi povas kunpreni bulkojn, kolbason, ovojn kaj iujn laktaĵojn, ekzemple, buteron, kremon aǔ fromaĝon.

— Ne forgesu pri teo kaj dolĉaĵoj: sukero aǔ bombonoj. Ĉu, eble, ankaǔ bieron? Mi tre ŝatas ĝin.

— Mi ne estas kontraǔ glaso da biero. Tamen kiel vi deziras, sed mi estas malsata sen viando. Ni aĉetu bovaĵon aǔ kokinon! Kiel tio plaĉas al vi?

— Brila ideo! Jen kion mi diros al vi: ni faru ŝaŝlikon! Pri tio mi estas specialisto.

— Bonege dirite! Kiu povis tion atendi! Priskribu, kiamaniere vi preparas ĉi bongustaĵon, se ne estas sekreto.

— Ek do!

— La ŝaŝliko por kvar personoj estas preparata jene. Vespere necesas preni sescent gramojn da ŝafidaĵo aǔ bona porkaĵo, distranĉi ĝin laǔlarĝe en pecetojn po 25-30 gramoj. Meti ilin en teleron aǔ kaserolon. Aldoni du cepojn kaj ses erojn de ajlo.

— Ĉu tutajn?

— Ne, dispecigitajn. Almeti ses laǔrajn foliojn, kulereton da salo, neplenan kulereton da nigra pipro, ĉion bone intermiksi.

— Tio devas esti bongustega!

— Vi ne eraras. Poste ni transmetas ĉion en polietilenan saketon. Ne forgesu aldoni sukon el duono de citrono kaj du kuleretojn da vinagro. Post bona intermiksado la saketo estas forte ligata, enigata en kaserolon, kovrata per kovrilo kaj metata por nokto en malvarman lokon.

— Kaj plu? Kiamaniere estas farata la ŝaŝliko mem?

— Oni devas trameti la viandopecetojn sur bastonetojn: viando – lardo – viando – viando – lardo – viando. Kaj oni tenas ilin super varmegaj, sed ne plu brulantaj lignaĵoj, ĉiufoje turnante la bastonetojn. Post kiam la viando estas preta, ni metas forte vinagritajn kaj pipritajn ŝaŝlikojn sur telerojn, ne eligante la bastonetojn.

— Tia manĝaĵo brulos en la buŝo!

— Jes, tio estas ĝusta. Por kvar ŝaŝlikoj estas dismetataj sur la telerojn kvar freŝaj tomatoj, du cepoj, tranĉitaj en grandajn rondajn pecojn, kvar verdaj cepoj, ses dispecetigitaj ajleroj, kvar peklitaj kukumetoj, tomata saǔco kaj pizoj. Atenton! La ŝaŝliko estas farata ne de virinoj, sed de viroj!