Учебник языка эсперанто. Основной курс | страница 53



— Ne tro bone.

— Kial do? Kio okazis al vi?

— La kuracisto tiam trovis, ke mia koro estas iom malsana. Necesis aĉeti vojaĝkarton en sanatorion. Tie mi estis bone kuracata, trinkis kuracilojn. Dank' al tio mi, tamen, rapide resaniĝis.

— Sekve, ankaǔ via somera vojaĝo estis sukcesa?

— Entute jes. Kiel vi vidas, ĉio pasis sukcese. Nun mi denove turismas. La venontan sabaton ni eksterurbiĝos por rigardi ĉevalkuradon. Ĉu ankaǔ vi volus veturi kun ni?

— Jen bona ideo! Dankon, ke vi diris al mi pri tio! Povas esti, sed dume mi ne scias, ĉu mi veturos. Se vendrede ni intervidiĝos, do ni priparolos tion. Aǔ mi sciigos pere de Andreo.

— Decidite! Nu, fartu bone! Saluton al miaj eksaj kunlaborantoj!

— Ĝis!

Задания

9.1. Что означают следующие слова?

Ekpensi; verdeta; gefiloj; arbaristoj; silentulo; kontraǔulo; ĉirkaǔmonda; kontrolado; memkontrolo; nepripensita; senmove; supera; malluma; eksedziĝo; informejo; pedagogino; trograndigi; interbatiĝi; duonplena; reskribi; alilingva; antaǔiri; apudborda; ĉiufoje; iufoje; multfoje; kelkfoje; alkutimigi; dekutimiĝi; kunvojaĝanto; samstratanoj; brosado; okazintaĵo; neloĝata; tenilo; malgravaĵo; almanĝaĵo; eksteraĵo; enkapigi; peranto; plia; postrestaĵo; sunsubiro; surscenigi; ĉemaro; tromanĝi; transloki; transkapiĝi; plenmano; ĉirkaǔaĵo; helpa; helpanta; denove; malplena; neplena; mirinfano; adresanto – adresato; ekzamenanto – ekzamenato; rekomendanto – rekomendato – rekomendito.

9.2. Переведите сочетания:

dank' al lia heroaĵo; ekde la infanaĝo; informiĝi pere de specialisto; pripensi ĉiujn «por» kaj «kontraǔ»; la teatro estas kontraǔ ni; bati kontraǔ la tablon; tio estas super miaj fortoj; kuri trans la straton; veturi sur ŝipo; grupo da turistoj; respondi post semajno; ĉirkaǔ la tendaro; antaǔ la vojaĝo; sub arbo; apud la bordo; de mateno ĝis vespero; en la sekva tago; hundo kun longaj oreloj; bordo riĉa je sablo; li faris tion el amo al ŝi; aǔdi tra la dormo; per helpo de vortaro; reveni sen aĉeti panon; esti ekster si; kompreni ĉe la tria fojo; ĉe tia vetero; dum mia foresto; okaze de la jubileo; peto de la filo al la patro pri helpo; paroli inter la dentojn.

9.3. Переведите фразы:

Se iu el vi ankoraǔ ne povas paroli Esperante, do li baldaǔ povos.

Silentu aǔ diru ion, kio estas pli bona, ol silentado. (N. V. Ŝelgunov).

Nenia malbono sen ia bono.

Vi jam estas ie malproksimege, je miloj da kilometroj de mia urbo.

Kaj mi scias, ke mi al vi plaĉas, kiel iam vi plaĉis al mi.