Учебник языка эсперанто. Основной курс | страница 39



.

Следует избегать скопления слов в винительном падеже при одном глаголе: Mi rigardis filmon dum du horoj (а не *Mi rigardis filmon du horojn); Mi sciigis ŝin pri tio или Mi sciigis tion al ŝi (а не *Mi sciigis ŝin tion).

Если имя собственное оканчивается на гласный, то в винительном падеже к нему добавляется окончание -n, если на согласный, то -on: Mi trovis en la ĉambro Borison, Arkadij-on kaj Zoja-n.

7-7. При однородных формах глагола подлежащее обычно не повторяется: Mi levis min, matenmanĝis, prenis la lernolibrojn kaj eliris el la hejmo.

Словоупотребление

7-8. Слово mono ‘деньги’ обычно употребляется в единственном числе: Ne tiel bone estas havi monon, kiel malbone estas ne havi ĝin.

7-9.Дни недели: lundo ‘понедельник’, mardo ‘вторник’, merkredo ‘среда’, ĵaǔdo ‘четверг’, vendredo ‘пятница’, sabato ‘суббота’, dimanĉo ‘воскресенье’. С названиями дней недели определённый артикль la обычно не употребляется.

Matene en tramo

— Bonan matenon, Nikolao! Kial vi estas tiel ruĝa?

— Ĉar mi postkuris la tramon kaj apenaǔ sukcesis ensalti ĝin lastmomente.

— Ĉu vi levis vin malfrue?

— Jes. Hieraǔ mi studis lernolibron ĝisnokte, tial enlitiĝis tre malfrue. Kaj hodiaǔ mi malfermas la okulojn – diablo prenu! Restas nur kvaronhoro! Mi tuj surpiediĝis, subakvigis la kapon, lavis min kaj samtempe rapide brosis la dentojn, vestis min kaj elkuris el la hejmo sen kombi la harojn, eĉ monon por la matenmanĝo forgesis.

— Nu, ne gravas! Mi kunprenis sufiĉe da mono: matenmanĝo en nia studenta bufedejo kostas ne pli ol 50 kopekojn. Interalie, mi ricevis ankoraǔfoje alilandan leteron en Esperanto.

— El kiu lando?

— Pensu nur – ĝi venis el la malproksimega Aǔstralio! El alia parto de la mondo!

— Ĉu? Vere, tre malproksima loko!

— En la koverto troviĝis priskribo de Melburno kaj ĉarma bildkarto: multaj homoj – viroj kaj junulinoj – rikoltas sur kampo.

— Kie estas la letero?

— Hejme. Mi montros ĝin al vi, se vi havas deziron.

— Mi ĉiam deziras koni interesajn objektojn. Kiam vi alportos tiun ĉi leteron?

— Marde aǔ merkrede aǔ alitempe.

— Tio estas bona. Mi antaǔdankas vin. Sed mi ĝis nun ne ricevis respondon el Japanio. Mi interesiĝis ĉe mia leter-amiko pri japaniaj televidiloj – necesas rekoni, ke ili estas tre bonaj kaj pezas malmulte.

— Mi pensas, ke li nepre respondos – tuj kiam li havos necesajn informojn.

— Jen la universitato. Sed antaǔ ni multas pasaĝeroj. Tial ni proksimiĝu al la elirejo kaj rapidu eltramiĝi!