Учебник языка эсперанто. Основной курс | страница 40



Задания

7.1. Что означают следующие слова?

Parteto; grandegulo; gastejo; gefratoj; leterportisto; sekretigi; plibonigi; fotilo; duonjara; duobligi; rerakonti; antaǔhieraǔ; kelkcent; multvorta; alproksimiĝi; senhariĝi; restu; surstrate; tutmonda; malkara; unufoje; unuafoje; lastfoje; jarkvino; trafari; samlandano; alivesti sin; demeti; subteksto; subpieda; sube; tranokti; malsukcesi; ĉeesti; ĉiopova; ĉirkaǔpreni; enigi; kunigi; nedeviga; nepra; jese; interkompreno; ĝustatempulo; lavmaŝino; laborloko; ĉevalkurejo.

7.2. Переведите сочетания:

de la kapo ĝis la piedoj; rigardu sub la piedojn; temperaturo sub nulo; en sabato; kun lia subskribo; priparoli dum tagmanĝo; unu fojon por ĉiam; per unu fojo; konoj de lernantoj pri la historio; malsana je la piedoj; ĝis kie?; fenestro al la strato; enamiĝi al pliaĝulo; aliĝi al Esperanto-klubo; la plej bela el la virinoj; veni por vidi vin; kinejo kun mil lokoj; dekduo da kovertoj; levi sin de la tablo; resti sen mono; nokto sen dormo; iri tra la strato; antaǔ kelkaj minutoj; tio estis ĉirkaǔ dimanĉo; proksimiĝo celen; labori tage-nokte.

7.3. Переведите фразы:

Kio nin ne interesas, tion ni tuj forgesas.

La «tuj» de sinjoroj estas multe da horoj.

Ni interesiĝas pri homoj, kiam ili interesiĝas pri ni (Publius Syrus/Sirus).

Tempo estas mono (B. Franklin).

Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli.

Riĉulo ne scias, kiu estas lia amiko.

La homo estas tio, kio li estas, sed ne tio, kio li estis.

Kiam la vino eniras, la saĝo eliras.

Apenaǔ lin portas la piedoj.

La vesto, kiun vi ne havas, vin ne varmigas.

Se vi amas preni, amu nepre redoni.

Ne ĉiam diru tion, kion vi scias, sed ĉiam sciu, kion vi diras.

Kia gasto, tia gastigo.

Mi ne estas tiel riĉa, por ke mi aĉetu malkarajn objektojn.

Multfoje povas ami la homo, sed nur unufoje li amas (A. I. Kuprin).

Ĉi tio restu inter ni!

Pli bona estas malgranda «jen prenu!», ol granda «morgaǔ venu!».

Por esti bona instruisto, necesas ami tion, kion vi instruas, kaj tiujn, kiujn vi instruas (V. O. Kluĉevskij).

Vivu kun la homoj tiel, ke viaj amikoj ne estiĝu malamikoj, sed ke malamikoj estiĝu amikoj (Pitagoro).

Vivi sen virinoj estas same malfacile, kiel kun virinoj (Aristofano).

Viro devas preni edzinon, kiu havu duonon de lia aĝo plus sep jarojn.

Se la homo ne enamiĝis ĝis kvardek jaroj, prefere li ne enamiĝu ankaǔ poste (B. Shaw/Ŝo).

Se du homoj faras eĉ tute saman laboron, rezulto ne estos sama.

Ne sufiĉas fari bonon, necesas ankoraǔ fari ĝin bone (D. Diderot/Didr