Учебник языка эсперанто. Основной курс | страница 34
— Verdire, mi neniam vidis tiom da libroj en unu ĉambro!
— Mi treege ŝatas legi kaj havas grandan Esperantan bibliotekon. Hieraǔ mi ricevis de mia leter-amikino el Belgio «Libron de amo» – ĝi estas tre originala eldono.
— Kies portreto ĝi estas?
— Ĝi estas fotoportreto de Lazarj Markoviĉ Zamenhof, aǔtoro de Esperanto.
— Ĉu vi manĝas en la kuirejo?
— Jes, ni preferas manĝi tie. Tial ĝi estas samtempe nia manĝoĉambro. Tie estas tableto, bufedo kaj seĝoj. Sur muro estas flor-bildo. Antaǔ nelonge ni aĉetis grandan malvarmigilon. Ni havas ankaǔ banĉambron, varman akvon, gason, telefonon. Skribu mian telefon-numeron: 34-15-58.
— Ho, estas jam malfrue! Andreo, estas tempo por iri.
— Jes, jes. Venu al mi postmorgaǔ vespere.
— Mi dankas. Mi plezure venos. Ĉion plej bonan!
— Ĝis baldaǔ!
6.1. Что означают следующие слова?
Dormeti; manĝegi; respublikano; multobligi; duonigi; varmigi; nuligi; ĉirkaǔigi; pligrandigi; altabliĝi; ekzameniĝi; esperantistiĝi; edziniĝi; ellitiĝi; deĉevaliĝi; intervidiĝo; muzikilo; elektrovarmigilo; (re)speguli; interrigardi; fotiĝo; gasakvo; porinfana magazeno; manĝejo; lekciejo; rozejo; tenisejo; malsanulejo; malvera; alinacia; antaǔa; ĝisiri; kunmeti; postparolo; travivi; vespermanĝo; montrofenestro; senbiletulo; senelirejo; pri-ama romano; malforta; neforta; senforta; taglibro; senedzinulo.
6.2. Переведите сочетания:
manĝi sen apetito; sen fino; li sidis sen rigardi min; iri tra la ĉambro; je la naǔa horo; je tri jaroj pli juna; malpliigi je duono; sur balkono; junulino kun teko; inter la fenestroj; ĝis la mateno; ĉe la pordo; antaǔ dormo; bildo de hundo; en la lernejon; paroli en la nomo de la direktoro; kelke da floroj; el tio ĉi ni vidas jenon; rigardi per televido (= televidi); fari la laboron dum kelkaj horoj; veni post naǔ tagoj; iri por akvo; instrui matematikon al infanoj (= instrui infanojn pri matematiko); labori ĉirkaǔ ok horojn; rigardi al la tabulo; libro pri geografio; iri al la laborejo; esti horloĝe akurata.
6.3. Переведите фразы:
Ĉu esti aǔ ne esti? (Ŝekspiro).
Prefere malĝoja fino, ol malĝojo sen fino.
Prefere ellerni facilan lingvon bone, ol malfacilan malbone.
Ni manĝas por vivi, sed ne vivas por manĝi (Kvintiliano).
Saĝulo ŝatas lerni, malsaĝulo ŝatas instrui.
Ne instruu min vivi! (I. Ilf kaj J. Petrov).
Lernu juna – vi scios maljuna.
Amu domon novan kaj amikon malnovan.
Lerni neniam estas malfrue.
Pli bone malfrue, ol neniam (Titus Livius).