Учебник языка эсперанто. Основной курс | страница 33



никогда: Sciigu min pri tio ‘Уведоми меня об этом’; Sciiĝu pri tioОсведомись об этом.

6-10. Суффикс -ej- означает «место, помещение»: lernejo ‘школа’, dormejo ‘спальня’, oficejo ‘место службы’, ‘учреждение’; Aĉetu ĉevalon kaj nur poste faru ĉevalejon ‘Купи коня и лишь потом делай конюшню’.

6-11. Суффикс -il- означает «орудие, инструмент, средство»: sonorilo ‘звонок’, malvarmigilo ‘холодильник’, liniilo ‘линейка’, dormigilo ‘снотворное’, komputilo ‘компьютер’.

Словоупотребление

6-12. *Обозначение времени на часах*. Слово, обозначающее час, является порядковым числительным, перед ним употребляется артикль: Kioma horo estas? ‘Который час?’; 6.00 – estas la sesa horo; 6.30 – estas la sesa kaj duono (= kaj tridek); 6.45 – estas kvarono antaǔ la sepa; 6.58 – estas du minutoj antaǔ la sepa; 7.08 – estas ok minutoj post la sepa; 7.15 – estas kvarono post la sepa.

Для указания на определённый момент времени употребляется предлог je: Je kioma horo vi venos? – Mi venos je la dua horo ‘В котором часу ты придешь? – Я приду в два часа’; je duono post la dua ‘в половине третьего’; je kvin minutoj antaǔ la dua ‘без пяти два’.

La loĝejo de Nikolao

— Andreo, je kioma horo ni devas esti ĉe Nikolao?

— Je duono post la sepa.

— Ni malfruas, ĉar estas jam dudek kvin minutoj antaǔ la oka.

— Via horloĝo rapidas. Ni venos pli-malpli ĝustatempe.

— Ĉu vere?

— Mi certigas vin, Nina. Ni baldaǔ alvenos. Estas ĝuste lia kvartalo. Ĉu vi vidas la naǔetaĝan domegon kun la numero 215? Tie loĝas Nikolao.

— Nu, fine! Jen surskribo sur la pordo «Loĝejo numero 153». Sonorigu!

— Bonvenon, karaj gastoj! Andreo, donu al mi vian tekon aǔ metu ĝin tien. Eniru kaj sidiĝu! Estu kiel ĉe vi hejme! Ĉu mi montru al vi la loĝejon?

— Jes, certe. Kiam vi enloĝiĝis en la domon?

— Antaǔ du kaj duona jaroj (= antaǔ du jaroj kaj duono, = du jarojn kaj duonon antaǔe). Tiam la distrikto estis tute nova, eĉ sen trolebusoj. Mi volas, ke vi rigardu tra la fenestro. Tie estas magazeno, kiu malfermiĝis antaǔ kelkaj tagoj en nia strato.

— Ĉu tio ĉi estas komuna ĉambro?

— Jes. Ni metis tien ĉi divanon, tablon, seĝojn kaj televidilon. Ĉe la fenestro estas multe da floroj.

— Tio ĉi estas dormoĉambro kun litoj kaj spegulhava ŝranko. Ĉu tiu ĉi pordo eliras sur la balkonon?

— Ĝuste. Kaj tio estas kabineto.

— Bela skribotablo kaj geografia karto de la mondo sur la tuta muro! Kaj sur tiu pordo estas bela afiŝo pri internacia Esperanto-kongreso.