Учебник языка эсперанто. Основной курс | страница 121
Esperantujanoj estas fervoraj vojaĝantoj. Nun, kiam vi legas tiujn ĉi liniojn, sur la tuta terglobo – en aviadiloj kaj trajnoj, en aǔtobusoj kaj aǔtomobiloj, sur ŝipoj kaj kameloj, kaj ankaǔ piede – moviĝas vivoĝojaj homoj kun insignoj en la formo de verdkolora steleto surbruste. Kaj kien ajn ili venas, ĉie ilin atendas la salutaj vortoj «Bonvenon, samideano!» kaj varma akcepto.
Kelkaj monde konataj firmaoj konfirmas utilecon de Esperanto, reklamante siajn varojn per teknikaj katalogoj kaj koloraj kinofilmoj en la Internacia lingvo. Konstante estas eldonataj turismaj prospektoj kaj gvidlibroj pri multaj landoj kaj urboj.
Multas esperantistoj en Rusio. Funkcias Rusia Esperantista Unio (REU), kluboj, rondetoj kaj kursoj de Esperanto. Estas eldonataj libroj kaj almanakoj. Oni aranĝas konferencojn, tendarojn, konstrutaĉmentojn, regionajn renkontiĝojn de esperantistoj. Ĉiujare en la rusia gazetaro aperas multe da artikoloj kaj informoj pri la Internacia lingvo kaj pri agado de ĝiaj adeptoj. Ne maloftas televidaj kaj radiaj elsendoj.
Oni plenmezure uzadas la Internacian lingvon por plivastigi kulturajn kaj sciencajn ligojn, por propagandi la plej helajn idealojn de la homaro, por fortikigi la internacian amikecon.
La romantika, mirakla simbola lando Esperantujo vokas vin transiri ĝian sojlon. Ankaǔ por vi, nova esperantujano, restas en ĝi multe da diversa, grava, utila, interesa kaj agrabla laboro, ĉar, laǔ la jura formulo, permesita estas ĉio, kion ne malpermesas la leĝo. Estu konscia, klera kaj iniciatema esperantisto!
20.1. Образуйте равнозначные эсперантские слова:
ходьба; пешеход; разослать; баня; наблюдательный; партийность; льдинка; самодельный; жеребенок; презирать; полулежать; переизбрать; сахарница; предшествовать; перевыполнить; заменитель; еженедельно; многоугольник; бесполезный; купаться; подкожный; проплыть; перенести; всенародный; противодействовать; взаимодействовать; однокурсник; неизвестный; осознать; переулок; доблестный; несравнимый; снегурочка; памятный; перекрасить; очертить; побег; повысив; послеобеденный; прилуниться; швырнуть; пройдоха; выдумка; удариться; спорттовары; межконтинентальный; субтропики; кинофестиваль.
20.2. Переведите сочетания:
чай с сахаром; с левой стороны; по рублю с человека; поздравить с праздником; с детства; упасть с кровати; с горя; с вашего разрешения; бороться с врагом; что с вами?; перевод с немецкого языка; ветер с юга; вид с горы; прожить с месяц; вышиной с дерево; сбиться с пути; беседовать с глазу на глаз.