Учебник языка эсперанто. Основной курс | страница 120



‘конференция’ (а не ‘лекция’); placo ‘площадь’ (а не ‘место’); poemo ‘поэма’ (а не ‘стихотворение’); profesoro ‘профессор’ (а не ‘учитель’); rendevuo ‘свидание’ (а не ‘заседание’, ‘слет’, ‘конференция’); senco ‘смысл’ (а не ‘направление’); tempo ‘время’ (а не ‘погода’).

Lando, kiu ne estas sur la mapo

La lando Esperantujo. Ne serĉadu tiun landon sur la mapo – ĝin ne notis la ĉiosciantaj geografoj. Kaj tamen Esperantujo ekzistas – ĝi etendiĝas sur la tuta terglobo, ĝin enloĝas homoj de ĉiuj sociaj tavoloj – laboristoj kaj ŝtatestroj, lernejanoj kaj akademianoj; homoj de ĉiuj aĝoj – de balbutantaj beboj ĝis centjaraj maljunuloj; homoj de ĉiuj nacioj kaj haǔtkoloroj; homoj de ĉiuj profesioj, okupiĝoj, hobioj, interesoj, temperamentoj. Esperantujo estas la mondo en miniaturo. La mondo estas grandega kaj malfacile ĉirkaǔrigardebla. Tra la prismo de Esperantujo estas pli facile ĉirkaǔrigardi kaj kompreni la mondon.

Kio do unuigas la homojn en Esperantujo? Unue – la aspiro fortikigi la pacon kaj interkompreniĝon inter la popoloj. Due – la internacia lingvo Esperanto, kiu heredis ĉion plej bonan, logikan, esprimkapablan, kio ekzistas en naciaj lingvoj. Malgraǔ tio, ke esperantujanoj loĝas en Arkto kaj en tropikoj, sur montoj kaj sur Pacifikaj insuloj, sur ĉiuj kontinentoj, ili bonege komprenas unu la alian pro la admirinda unueco de la lingvo. Se en esperantlingvaj revuoj ne starus subskriboj sub artikoloj, oni ne kapablus difini laǔ la stilo, en kiuj landoj loĝas ties aǔtoroj.

Centmiloj da esperantujanoj legas en la Internacia lingvo beletrajn, soci-politikajn, scienc-teknikajn librojn, centon da revuoj, aǔskultas dekon da radiostacioj, rigardas spektaklojn kaj kinofilmojn, korespondas, kantas, parolas dum kongresoj kaj renkontiĝoj, en tendaroj kaj kluboj. Esperanto estas ne simple lingvo, sed ankaǔ rimedo de pacbatalo; ĝi estas romantiko, ĝi estas interesa kaj utila ŝatokupo.

En Esperantujo estas Akademio, kiu observas la evoluadon de la lingvo. Funkcias unuiĝoj laǔ profesioj kaj interesoj – de sciencistoj, instruistoj, turistoj, fervojistoj, aǔtomobilistoj, verkistoj, medicinistoj, filologoj, ĵurnalistoj, agrikulturistoj, poŝtistoj, muzikistoj, filatelistoj, filozofoj, juristoj k. c. Pluraj landoj, inkluzive Sovet-Union, eldonis poŝtmarkojn kun Esperanta teksto.

Insuletoj de Esperantujo estas ĉie, inkluzive la Tutmondajn festivalojn de la junularo kaj studentaro, en kies kadroj okazas esperantistaj renkontiĝoj. Esperanto trovis uzon dum kelkaj lastaj Olimpiaj ludoj (Olimpikoj). Estas publikigitaj terminaroj kaj frazlibroj pri sportaj temoj.