Учебник языка эсперанто. Основной курс | страница 108



Zamenhof studis la medicinon en la Moskva kaj Varsovia universitatoj, poste li laboris kiel kuracisto-okulisto. Zamenhof-kuracisto akiris grandan popularecon en malriĉaj kvartaloj de Varsovio, Grodno, Ĥersono, ĉar ofte li sanigadis malriĉulojn senpage. Li estis sagaca kaj neordinare modesta homo, kies sorto estis malfacila.

Por eldoni sian projekton de la internacia lingvo Zamenhof ne havis monon. Verŝajne, la plej feliĉa tago en lia vivo estis tiu, kiam lia estonta bopatro Aleksandro Zilbernik el la urbo Kovno (Kaunas) proponis al li uzi parton de la doto por eldono de la libreto. Finfine, la 40-paĝa verko («La Unua Libro») kun la ruslingva titolo «Internacia lingvo. Antaǔparolo kaj plena lernolibro. Por Rusoj» estis publikigita en Varsovio la 26-an de julio (de la jaro) 1887. Tiu dato estas la naskiĝdato de Esperanto. Zamenhof subskribis la libron per la pseǔdonomo «Doktoro Esperanto», t. e. (tio estas) homo, kiu esperas. Iom post iom tiu pseǔdonimo transformiĝis en la nomon de la lingvo.

Pri la plua agado de Zamenhof atestas la Granda sovetia enciklopedio: «Pli malfrue li publikigis vortarojn de Esperanto, krestomatiojn kaj apartajn eldonojn de siaj originalaj verkoj kaj de Esperantaj tradukoj el la monda klasika beletro. En la jaroj 1959-1960, laǔ decido de Unesko, oni vaste celebradis la centjaran datrevenon de la naskiĝo de Zamenhof».

Kiel multe da laboro staras post tiuj du frazoj! Estis multe da homoj – aǔtoroj de famaj inventoj. Sed estis nur unu homo, majstre kreinta la projekton de lingvo, kiu evoluis en la socio laǔ la samaj ĝeneralaj leĝoj, laǔ kiuj evoluas la naciaj lingvoj, kaj fariĝis vivanta lingvo, la lingvo kun centmiloj da parolantoj, kun sia literaturo kaj kun siaj tradicioj. La disĉiploj de Zamenhof, iniciatinto de Esperanto, vivas en la tuta mondo!

En mia laborĉambro pendas bronza bareliefo de Zamenhof, kiun donacis al mi la skulptisto N. V. Blaĵkov el Odeso. La sama bareliefo estas konservata en la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. Mi kun fiero montras al miaj amikoj kaj konatoj la skulptitan portreton de tiu ĉi rimarkinda internaciisto, kiu servis dum sia tuta malfacila vivo al la nobla afero de la paco kaj interkompreniĝo inter la popoloj, kiu per sia senmorta kreaĵo venkis la Tempon.

Ho, mia kor'

Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor'!
Ho, mia kor'! Post longa laborado