Proverbaro Esperanta | страница 47
936. Por
936.01 La «por» kaj la «kontraŭ».
937. Eraro
937.01 Pli bone estas reiri, ol perdi la vojon.
937.02 Ne hontu penti pri faro, hontu persisti en eraro.
938. Envio
938.01 Feliĉo kaj riĉo envion elvokas.
939. Bonstato
939.01 Pli bone estas enviigi, ol kompatigi.
939.02 Pli bone estas ŝviti, ol tremi.
939.03 Tro da enspezo ne estas tro da pezo.
939.04 De pli da suko ne malboniĝas la kuko.
940. Envio
940.01 Envia moko sukceson ne detruas.
941. Morgaŭ
941.01 Morgaŭ estas la amata tago de mallaboruloj.
942. Prokrasto
942.01 Ne prokrastu ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ.
942.02 Faru hodiaŭ, kion vi povas, — morgaŭ vi eble okazon ne trovos.
942.03 Ju pli frue, des pli certe, — ju pli volonte, des pli lerte.
942.04 Uzu tempon estantan, antaŭvidu estontan, memoru estintan.
943. Vico
943.01 Hodiaŭ al mi, morgaŭ al vi.
944. Pentofaro
944.01 Se vulpo pentofaras, gardu la kokidojn.
945. Flamiĝemo
945.01 Eksplodis kiel pulvo.
945.02 Flamiĝema kiel ligno rezina.
946. Konfuzo
946.01 Fari al iu bonan lavon.
946.02 Ŝuti polvon en la okulojn.
946.03 Sapumi la okulojn.
947. Regado
947.01 Doni la tonon.
947.02 Konduki la dancojn.
947.03 Havi la ĉefan voĉon.
948. Malfrueco
948.01 Saĝa estas la hundo post ricevo de l’ vundo.
949. Malpaco
949.01 Mordantaj hundoj kuras ĉiam kun vundoj.
950. Vundo
950.01 Tranĉi rekte en la karnon.
951. Resaniĝo
951.01 Ĝis la edziĝo venos resaniĝo.
952. Amiko
952.01 Amiko en ĝojo kaj malĝojo.
953. Maljuneco
953.01 Atingi la vesperon de sia vivo.
954. Ebrieco
954.01 Tralavi la gorĝon.
954.02 Havi iom da vaporo en la kapo.
954.03 Li esploris iom la fundon de la glaso.
955. Veto
955.01 Per kio la veto?
956. Garantio
956.01 Disputu pri ĉio, sed sen garantio.
956.02 Disputo kredigas, sed ne certigas.
956.03 Pri nenio oni povas ĵuri.
957. Magio
957.01 Magia rondo.
958. Leĝo
958.01 Leĝo estas cedema: kien vi deziras, ĝi iras.
958.02 Leĝo mallertulon ligas, lertulon fortigas.
958.03 Leĝo estas bona, se advokato ĝin helpas.
959. Leĝo
959.01 Leĝo pasintaĵon ne tuŝas.
960. Leĝo
960.01 Sur leĝa bazo.
960.02 Leĝe kaj rajte.
961. Praviĝo
961.01 Nesciado de leĝo neniun pravigas.
961.02 Pro eraro ne praviĝas la faro.
961.03 Senkonscie vi agis, — konscie vi pagos.
962. Trinko
962.01 Eltrinki per unu tiro.
963. Tento
963.01 Eĉ per dolĉa kuko vi min ne allogos.
963.02 Vane vi tentas, mi ne konsentos.
964. Malpureco
964.01 Malpurulo.
964.02 Cindrulino.
965. Superfluo
965.01 Spesmilo superflua poŝon ne ŝiras.
966. Malpermeso
966.01 Frukto malpermesita estas plej bongusta.