Proverbaro Esperanta | страница 46



912.01 Vivi sate kaj glate.

912.02 Vivi kiel ĉe la brusto de Dio.

912.03 Vivi kiel kuko en butero.

912.04 Vivi en silko kaj veluro, en ĝojo kaj plezuro.

912.05 Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita.

913. Mastrumado

913.01 Li estas sia propra mastrino.

914. Konsumado

914.01 Vivi de ŝparita kaso.

914.02 Konsumi sian antaŭan grason.

915. Konsumado

915.01 Vivi de estontaj enspezoj.

915.02 Konsumi sian grenon antaŭ ĝia maturiĝo.

916. Kalkulo

916.01 Kiu vivas sen kalkulo, baldaŭ estos almozulo.

916.02 Ne vivu kiel vi volas, vivu kiel vi povas.

916.03 Vivu stomako laŭ stato de l’ sako.

916.04 Estu ĉapo laŭ la kapo.

917. Kalkulo

917.01 Ne faru kalkulon sen la mastro.

918. Malproksimo

918.01 Loĝi en la fino de la mondo.

918.02 Li loĝas tie, kien eĉ birdo ne flugas.

919. Konformeco

919.01 Inter lupoj kriu lupe.

920. Sorto

920.01 Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas.

921. Morto

921.01 Li diris adiaŭ al la mondo surtera.

922. Avideco

922.01 Zorgu vivon vian kaj lasu vivi alian.

922.02 Se vi povas, profitu, sed aliajn ne incitu.

922.03 Senlanigu, sed ne senfeligu.

923. Reciprokeco

923.01 Vi min manĝigos, mi vin trinkigos.

924. Trankvileco

924.01 Kiu vivas trankvile, vivas facile.

924.02 Vivo modera estas vivo sendanĝera.

924.03 Kiu akvon evitas, droni ne timas.

924.04 Konscienco senmakula estas kuseno plej mola.

925. Vivmaniero

925.01 Ĉiu vivas laŭ sia prudento kaj sento.

925.02 Pastro vivas de preĝoj, advokato de leĝoj.

925.03 En ĉiu kranio estas sia opinio.

925.04 Ĉiu sin direktas, kiel la kap’ al li diktas.

926. Merito

926.01 Kiel oni vin vidas, tiel oni vin taksas.

926.02 Kia estas via laboro, tia estas via valoro.

926.03 Kia ago, tia pago.

926.04 Kia la semo, tia la rikolto.

926.05 Laŭ la agoj de l’ homo estas lia nomo.

927. Malvirto

927.01 Vivis puninde, mortis ridinde.

928. Malriĉo

928.01 Restis nenio absolute, nek por mordi, nek por gluti.

929. Estonteco

929.01 Kiu vivos, tiu vidos.

929.02 La tempo venos, ni ĉion komprenos.

929.03 La parto plej vasta venos la lasta.

930. Feliĉo

930.01 Kiun favoras la sorto, por tiu eĉ koko estas ovoporta.

930.02 Kiun feliĉo subtenas, al tiu mem ĉio venas.

931. Akiro

931.01 Kiel akirite, tiel perdite.

932. Enspezo

932.01 Pli facile estas multon elspezi, ol malmulton enspezi.

933. Ĝuado

933.01 Li vivas en ĝuo kaj bruo.

933.02 Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita.

934. Vivo

934.01 Li vivas sur la tero kiel en infero.

934.02 Hunda vivo.

935. Decido

935.01 La loto estas tirita.

935.02 La ĵeto estas farita.