Proverbaro Esperanta | страница 25



463. Penso

463.01 Pensoj iras trans limo sen pago kaj timo.

464. Kapo

464.01 Kiu kapon posedas, kombilon jam trovos.

464.02 Kapo estas por tio, ke ĝi zorgu pri ĉio.

465. Kapo

465.01 Pro kapo malsaĝa suferas la kruroj.

465.02 Sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas.

466. Malatento

466.01 Piedo ne atentis, kapo eksentis.

466.02 Mano pekis, dorso pagas.

467. Tuj

467.01 Staris, ekfaris.

467.02 Per la kapo malsupren.

467.03 Eksalte senhalte.

468. Pento

468.01 Pekinto pentas, — kolero silentas.

468.02 Ne iras hakilo al kolo humila.

469. Opinio

469.01 Kiom da kapoj, tiom da opinioj.

469.02 Kiom da juĝantoj, tiom da juĝoj.

469.03 Iras ĉiu kruro laŭ sia plezuro.

470. Defendo

470.01 Vundan lokon protektis, alian difektis.

471. Perdo

471.01 Kiu perdis la kapon, ne bezonas jam ĉapon.

471.02 Ne valoras bofilo, kiam mortis filino.

472. Eksamiko

472.01 Estinta amiko estas plej danĝera malamiko.

473. Malsato

473.01 Malsato ne estas frato.

474. Malsato

474.01 Malsato plej bone gustigas la manĝon.

474.02 Ĉe stomako malsata ne kapricas palato.

475. Malsato

475.01 Se malsato turmentas, lupo timon ne sentas.

475.02 Pli efike ol bato pelas malsato.

475.03 Malplena sako tentas al peko.

475.04 En malsata familio mankas harmonio.

476. Malsato

476.01 Stomako malsata nur pri pano meditas.

476.02 Malsata stomako orelon ne havas.

476.03 Por honoro ni dankas, se manĝ’ al ni mankas.

477. Malsato

477.01 Sata malsatan ne povas kompreni.

477.02 Plena stomako laŭdas la faston.

478. Malsato

478.01 Se stomako doloras, kapo laboras.

479. Malriĉo

479.01 Nuda kaj kruda, sen groŝo en poŝo.

480. Malespero

480.01 Hom’ malesperas, Dio aperas.

481. Malriĉo

481.01 Malriĉulo rabiston ne timas.

481.02 La dorm’ estas bona, se mankas la mono.

481.03 Kontraŭ nehavo eĉ juĝo silentas.

481.04 De nehavanto eĉ reĝo nenion ricevos.

482. Nenio

482.01 Pli bona io, ol nenio.

483. Renkonto

483.01 Ne venas mont’ al monto, sed homo homon renkontas.

484. Bagatelo

484.01 Monto gravediĝis, muso naskiĝis.

485. Malproksimo

485.01 Kio post la montoj kuŝas, tio nin neniom tuŝas.

486. Malproksimo

486.01 Belaj rakontoj el trans la montoj.

487. Defendo

487.01 Stari por iu kiel muro kaj turo.

488. Promeso

488.01 Promesi orajn montojn.

489. Ĝibulo

489.01 Ĝibulo ĝis morto restos ĝibulo.

490. Fiero

490.01 Ju homo pli fiera, des puno pli severa.

490.02 Pro homo fiera ĝojas infero.

490.03 Malhumileco estas kara plezuro.

490.04 Fiereco venas antaŭ la falo.

490.05 Altan arbon batas la fulmo.

490.06 Kiu leviĝis fiere, baldaŭ falos al tero.