Proverbaro Esperanta | страница 24



442.02 Por saĝulo sufiĉas aludo.

442.03 Por malsaĝulo bastono — por saĝulo leciono.

443. Prediko

443.01 Prediki al surduloj.

443.02 Aŭskulti kiel ĥinan predikon.

444. Fiero

444.01 Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas.

445. Ŝparo

445.01 Formanĝis en merkredo, ne serĉu en vendredo.

445.02 Ŝparu kiam bone, vi havos kiam bezone.

446. Laboro

446.01 Sen laboro ne venas oro.

447. Malatento

447.01 Okulo ne atentas, dorso eksentas.

447.02 Se okulo ne vidis, pagas la poŝo.

447.03 Blindulo kartojn ludi ne devas.

447.04 Per eraro ne praviĝas la faro.

447.05 Senkonscie vi agis, konscie vi pagos.

448. Humileco

448.01 Pli bone fleksiĝi, ol rompiĝi.

448.02 Kiu mordi ne povas, kisi ekprovas.

449. Severo

449.01 Fari el iu arkon.

449.02 Teni iun per fera mano.

449.03 Butonumi iun malvaste.

449.04 Enpremi iun en funelon.

450. Aludo

450.01 Paroli per vortoj kovritaj.

450.02 Danci kiel kato ĉirkaŭ poto.

450.03 En ŝerco kaj ludo ofte sidas aludo.

450.04 Al vi oni predikas, kaj nin oni pikas.

450.05 Por Paŭlo sperto — por Petro averto.

451. Babilo

451.01 Kiu ĉion senpripense parolas, aŭdos tion, kion li ne volas.

452. Parolo

452.01 Parolanto semas, aŭdanto rikoltas.

453. Parolo

453.01 Parolo estas arĝento, oron similas silento.

454. Babilo

454.01 Ju pli da babilado, des pli da pekado.

455. Babilo

455.01 Kiu multe parolas, malamikon konsolas.

455.02 Ju pli oni babilas, des pli oni al si malutilas.

455.03 Tro multe da salo malbonigas la manĝon.

455.04 Pli bone ne sali, ol sali tro multe.

455.05 Sciu elokventi, sciu ankaŭ silenti.

455.06 Montras parolo, kion cerbo valoras.

455.07 Mia lango — mia malamiko.

455.08 Kiu langon ne tenas, mem sin malbenas.

456. Silento

456.01 Plej bona sprito estas silento.

457. Sekreto

457.01 Vi sekrete vorton diros, ĝi tra l’ tuta mondo iros.

457.02 Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen

fino.

458. Ĝustatempeco

458.01 En dom’ de pendigito pri ŝnuro ne parolu.

458.02 Sprit’ en tempo ne ĝusta estas tre malbongusta.

459. Parolo

459.01 Granda parolisto estas duba faristo.

459.02 Vortojn ŝparu, agojn faru.

460. Parolo

460.01 De parolo ĝis faro estas tre malproksime.

460.02 El la buŝ’ multaj vortoj eliras, sed ne ĉiuj ion diras.

461. Doloro

461.01 Kio doloras, pri tio ni ploras.

462. Konsilo

462.01 Ne bezonas la kapo konsilon de kruroj.

462.02 Ovo kokinon ne instruas.

462.03 Lecionoj al profesoro estas vana laboro.

462.04 Fiŝo scias pri naĝo ankaŭ sen via saĝo.