Proverbaro Esperanta | страница 18
321.02 Ne pelu tiun, kiu mem forkuras.
322. Flikitaĵo
322.01 Ne fidu amikon, kiu havas jam flikon.
322.02 Timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan.
322.03 Surmeto rompas, komparo trompas.
323. Malamiko
323.01 Estinta amiko estas plej danĝera malamiko.
323.02 Plej kruela estas redono por farita bono.
323.03 Kiu neniun savis, malamikojn ne havas.
323.04 Por via bono vin regalas bastono.
323.05 Putrado de fiŝo komenciĝas de l’ kapo.
323.06 Batu malbonulon, li vin flatos, — kisu, li vin batos.
324. Feliĉo
324.01 Feliĉo fierigas, malfeliĉo saĝigas.
325. Mensogo
325.01 Li mensogas maŝine.
325.02 Mensogas kiel kalendaro; kiel gazeto; kiel funebra parolo.
325.03 Li mensogas tiel, ke la muroj krakas.
326. Mensogo
326.01 Mensogo kaj ŝtelo estas du fratoj.
327. Mensogo
327.01 Sen mensoga rekomendo ne iros la vendo.
327.02 Por vendisto mensogo estas necesa apogo.
327.03 Kun vero severa komercaĵo forvelkos.
327.04 Nenia konstruo povas esti sen bruo.
327.05 Se vendisto ne mensogas, li aĉetanton ne allogas.
328. Mensogo
328.01 Vi ne kredas, ne aŭskultu, sed min ne insultu.
328.02 Iom da malvero ne estas danĝero.
329. Mensogo
329.01 Mensogu kiom vi volas, sed memoru kion vi parolas.
329.02 Kiu volas mensogi, devas bone memori.
329.03 Kaŝu kiom vi povos, mensogo sin elŝovos.
330. Tempo
330.01 Temp’ estas mono.
330.02 Temp’ estas valoro simile al oro.
331. Tempo
331.01 Tempo toleras, sed vero aperas.
331.02 Plej bona kuracisto estas la tempo.
331.03 Al pec’ pecon algluas, kiu neston konstruas.
332. Tempo
332.01 Alia tempo, aliaj moroj.
333. Gasto
333.01 Gast’ en tempo malĝusta estas ŝtono sur brusto.
334. Tempo
334.01 Tempo venos, zorgon prenos.
334.02 Venos tempo, venos konsilo.
334.03 Kiu vivos, tiu vidos.
334.04 Prokrastita ne estas perdita.
334.05 Tempo kaj cirkonstancoj saĝon alportas.
334.06 Sperto saĝon akrigas.
334.07 Eĉ malsaĝulon sperto instruos.
335. Sukceso
335.01 Bone sukcesu, sed ankaŭ nin ne forgesu.
336. Festo
336.01 Ne ĉiam estas festo, venos ankaŭ fasto.
336.02 Ne ĉiam estas sankta Johano.
337. Ŝajno
337.01 Ne ĉio griza estas lupo.
337.02 Ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero.
337.03 Ne ĉiu bojato estas ŝtelisto.
337.04 Ofte ĉapo de kampulo kovras kapon de saĝulo.
338. Ŝajno
338.01 Ne ĉio brilanta estas diamanto.
338.02 Ne ĉio utilas, kio brilas.
339. Flamiĝemo
339.01 Eksplodema kiel pulvo.
339.02 Li ne toleras eĉ muŝon sur la muro.
339.03 Li ekscitiĝas kiel bolanta lakto.
339.04 Li estas flamiĝema kiel rezina ligno.
339.05 Li havas muŝon en la kapo.