Proverbaro Esperanta | страница 17
303.08 Difekton de naturo ne kovros veluro.
303.09 Al farun’ malbonspeca ne helpos la spico.
303.10 Konservas eĉ karbo la strukturon de l’ arbo.
303.11 Ĉe vulpoj ĉiam naskiĝas nur vulpoj.
303.12 Infana inklino restas ĝis la fino.
304. Sklavo
304.01 Al sklavo mon’ ne estas savo, li ĉiam restas sklavo.
305. Maltrafo
305.01 Celi anseron, trafi aeron.
305.02 Trapafadi la aeron.
305.03 Bruligi al si la lipharojn.
306. Timo
306.01 Korniko vundita propran voston timas.
307. Reciprokeco
307.01 Ŝtelisto ŝteliston ne perfidas.
307.02 Korvo al korvo okulon ne pikas.
307.03 Lupo lupon ne manĝas.
307.04 Parenc’ al parenco ne malhelpas intence.
307.05 Sango komuna reciproke sin altiras.
307.06 Sango ne silentas, sian sangon ĝi sentas.
308.
308.01 Ne kredas ŝtelisto, ke honestaj ekzistas.
308.02 Ĉiu mezuras aliajn laŭ sia mezurilo.
308.03 Kion mem mi faras, tion ĉie mi flaras.
309. Tento
309.01 Okazo faras ŝteliston.
309.02 Malfermita kelo tentas al ŝtelo.
309.03 Oni priŝtelas ne riĉulon, sed sengardulon.
310. Ŝtelo
310.01 Oni komencas per ŝteletoj kaj finas per ŝtelegoj.
310.02 Infano ŝtelas ovon, grandaĝulo ŝtelas bovon.
310.03 Ne trovante bovinon, oni ŝtelas kokinon.
311. Ŝtelo
311.01 Kiu ŝteliston regalas, mem ŝteliston egalas.
311.02 Ŝtelaĵokaŝisto mem estas ŝtelisto.
311.03 Kiu pri ŝtelo silentas, tiu ŝtelon konsentas.
311.04 Ne ŝtelus ŝtelistoj, se ne ekzistus kaŝistoj.
312. Ŝtelo
312.01 Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos.
313. Ŝtelo
313.01 Ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas.
314. Kulpo
314.01 Kiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas.
314.02 Sur la ŝtelisto brulas la ĉapo.
314.03 Scias la kato, kies lardon ĝi manĝis.
314.04 Se en kor’ io sidas, vizaĝo perfidas.
314.05 Kiu resonis, tiu sin donis.
314.06 Sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatesto.
314.07 Tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas.
315. Pruvo
315.01 Ne kaptita — ne punita.
315.02 Suspekto pruvon ne egalas.
315.03 Por pendigi ŝteliston, antaŭe lin kaptu.
316. Ŝtelo
316.01 Ŝteli ĉe ŝtelisto estas malfacile.
316.02 Ĉe mastro ŝtelisto la servantoj ne ŝtelas.
316.03 Ŝtelisto ŝteliston evitas, ĉar li tie ne profitas.
317. Ŝtelo
317.01 Apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas.
318. Nesto
318.01 Ne kotas besto en sia nesto.
319. Puno
319.01 Ricevis bandito laŭ sia merito.
319.02 Kia fripono, tia bastono.
320. Ŝtelo
320.01 Unufoje ŝtelinta restas ĉiam ŝtelisto.
320.02 Unu fojon ŝtelis pomon kaj perdis por ĉiam honestan nomon.
321. Kuro
321.01 Al la malamik’ en kuro faru ponton kun plezuro.