Вводное слово в искусство перевода | страница 79
Дико чернеют промеж ратующими волнами обгорелые пни и камни на выдавшемся берегу. И бьется об берег, подымаясь вверх и опускаясь вниз, пристающая лодка. Кто из козаков осмелился гулять в челне в то время, когда рассердился старый Днепр? Видно, ему не ведомо, что он глотает, как мух, людей.»
Ravas Dnepro dum milda vetero, kiam flue senbare igas ĝi impeti plenajn akvojn siajn tra arbaroj kaj montoj. Senskuete; sen bruo. Rigardas oni kaj ne scias, ĉu iras, ĉu ne iras ĝia majesta larĝo, kaj ŝajnas kvazaŭ tuta ĝi estas fandita el vitro, kaj kvazaŭ hele blua spegula vojo sen mezuro laŭ vasto, sen fino laŭ longo, fiere avancas, serpentante tra la verda mondo. Plaĉas tiam ankaŭ al la arda suno ĉirkaŭrigardi desupre kaj trempi radiojn en fridon de vitraj ondoj, kaj al bordaj arbaroj hele reflekti sin en la akvoj. Verdekrispaj! ili svarmas kune kun kampaj floroj ĉe la akvoj kaj, kliniĝinte, rigardas en ilin kaj ne povas satrigardi, kaj ne povas satadmiri serenan aspekton sian, kaj ridetas al ĝi, kaj salutas ĝin, svingante branĉojn. Sed en la mezon de Dnepro ili ne rajtas rigardi: neniu krom la suno kaj blua ĉielo rigardas ĝin. Rara birdo ĝisflugas la mezon de Dnepro. Pompa! en la mondo ne ekzistas rivero, egala al ĝi. Ravas Dnepro ankaŭ dum varma somera nokto, kiam ĉio estas ekdormanta — kaj homo, kaj besto, kaj birdo; kaj sola dio majeste pririgardas ĉielon kaj teron kaj majeste skuas sian ornaton. De la ornato ŝutiĝas steloj. La steloj brilas kaj lumas super la mondo, kaj ĉiuj are reflektas sin en Dnepro. Ĉiujn ilin tenas Dnepro en la obskura sino sia. Neniu el ili fuĝos de ĝi; escepte se nur estingiĝos sur la ĉielo. Nigra arbaro, supersidigita de dormantaj kornikoj, kaj deantikve fenditaj montoj, konzolante strebas kovri ĝin almenaŭ per longa sia ombro, — vane! Ekzistas nenio en la mondo, kio povus kovri Dnepron. Blua, blua, iras ĝi per flua disverŝiĝo kaj meze de nokto, kaj meze de tago; ĝi estas vidata tiom malproksimen, kiom povas distingi la homa okulo. Sindorlote alpremiĝante intime al bordoj pro nokta malvarmo, ĝi strekas arĝentan linion, kiu scintilas kvazaŭ strio de Damaska sabro; kaj ĝi, la blua, ree ekdormas. Ravas ankaŭ tiam Dnepro, kaj forestas rivero, egala al ĝi en la mondo! Sed kiam laŭ ĉielo kiel montoj elmarŝas bluaj nimbusoj, nigra arbaro baskulas ĝisradike, kverkoj krakas, kaj fulmo, zigzagante inter la nuboj, bruske lumigas la tutan mondon — terura tiam estas Dnepro! Akvaj remparoj tondras, sin batante kontraŭ bordaj rokoj, kaj kun brilo kaj ĝemo retrokuras kaj ploras kaj larmas en foro. Same tristegas maljuna patrino de kozako, akompanante la filon al armeo. Diboĉema kaj vigla, rajdas li sur nigra ĉevalo, metinte manojn ĉe femuroj kaj bravule ĉifinte la ĉapon; kaj ŝi postkuras lin kun plorego, kaptas piedingon, jungilojn, kaj kurbigas la brakojn super li kaj inundas sin per amaraj brogaj larmoj.