Вводное слово в искусство перевода | страница 54
Всё в ней (избе) было расставлено и навалено без толку. Ĉio en ĝi estis starigita kaj ĵetita senskrupule kvodlibete (brikabrake).
Мать сразу же взялась за уборку. La patrino tuje sin ŝarĝis per ordigo kaj purigo.
Целый день она переставляла, скоблила, мыла, чистила. La tutan tagon ŝi movis aĵojn de unu loko al alia, ĉion skrapis, ĉion lavis, ĉion senkotigis.
И, когда к вечеру сторож принес вязанку дров, то, удивленный переменой и невиданной чистотой, он остановился и не пошел дальше порога. Kaj kiam al vespero la gardisto alportis faskon da ligno, do mirigita per aliiĝoj kaj nevidita pureco li haltis ĉe la sojlo sen aŭdaci (ne decidiĝinte) transpaŝi ĝin.
Из чего только не выдумывали они мастерить игрушки (для ёлки). El kio-alio nur ne inventis ili majstradon de abiaj ornamaĵoj!
Навертели пышных цветов. Rondvolvis paperaĵojn en petalojn de pompaj floroj.
Уж на что хмур и нелюдим был сторож, а и тот, когда приносил дрова, подолгу останавливался у двери и дивился на их всё новые и новые затеи. Kiom ajn malserena kaj mizantropa estis la gardisto, sed eĉ li, alportante lignon, longe sin retenis ĉe la pordo kaj miris pri ĉiam pli kaj pli novaj iliaj elpensaĵoj.
А мать и Чук задержались. Kaj la foresto de la patrino kaj Ĉuk iĝis longa.
Пока искали, пока то да сё, наступили сумерки. Dum ili serĉis, dum pasis tio-alio, krepuskiĝis.
И чуть что хватала его за руку, как будто боялась, что вот-вот он опять куда-нибудь исчезнет. Kaj ĉe ajna malcerto rapide (tuje) kaptis lin je brako, kvazaŭ timante, ke li jen-jen denove ien malaperos.
С ветвями, которые расходились на концах, как звёздочки. Kun branĉoj, kies ekstremaĵoj estis dispintiĝintaj kvazaŭ steletoj (Kun branĉoj, kies finaĵoj estis kun dismetitaj fingroj, kvazaŭ steletoj).
И откуда-то издалека донесся мелодичный звон. Kaj de iu malproksimo aŭdiĝis melodia sonoro.
Пусть игрушки были не ахти какие нарядные. Estu la ornamaĵoj eĉ ne superklase luksaj.
Ночью по деревне стоял такой запах тёплого хлеба с румяной коркой и пригоревшими к донцу капустными листьями, что даже лисицы вылезли из нор, сидели на снегу, дрожали и тихонько скулили, соображая, как бы словчиться стащить у людей кусочек этого чудесного хлеба. Nokte tra la vilaĝo disflariĝis tia aromo de la varma pano kun ruĝe-bruna krusto kaj brasikaj folioj, albakiĝintaj al la suba surfaco, ke eĉ vulpoj alkuris el siaj hejmtruoj, sidis sur neĝo, tremis kaj softe lamentis, pripensante friponan artifikon por forporti de homoj almenaŭ peceton da tiu mirakla pano.