Учебник языка эсперанто. Основной курс | страница 71
; Estas Maria, al kiu Petro kaj Paǔlo enmanigis ruĝajn rozojn; Estas ruĝaj rozoj, kiujn Petro kaj Paǔlo enmanigis al Maria; Estas mi, kiu devas danki vinЭто я (именно я, я сам) должен благодарить вас;
б) слова nome и ĝuste в значении ‘именно’ (Nome mi devas danki vin; Ĝuste al vi mi parolas);
в) изменение порядка слов (Vin devas danki mi);
г) логическая интонация (Mi devas danki vin).
— Mi ĝojas revidi vin, Ninjo! Kien vi direktas vin?
— Mi legis en la hieraǔa vespera ĵurnalo, ke oni ĵus malfermis novan universalan magazenon. Mi volus rigardi ĝin.
— Kie ĝi estas?
— Tute proksime: apud la sekva trolebusa haltejo, antaǔ la sportpalaco. Ĉu vi ne kontraǔas, se mi invitos vin tien?
— Al mi estas egale, ĉar nun mi nenien rapidas. Bone, ni kuniru! Des pli, ke mi bezonas aĉeti kelkajn aĵetojn.
— Ni komencu de ĉi tie! Mi volus vidi vintrajn kaj printempajn paltojn. Jen tre bela palto, kiel ĉe mia najbarino. Kia bedaǔro, ke ĝi estas iom tro helkolora!
— Mi dume aĉetos dikajn kajerojn kaj ĉirkaǔ dek krajonojn. Fraǔlino, kiom kostas la kajeroj?
— Ili kostas po dek rublojn. Bonvolu pagi en la kason. Ĉu vi volus preni globkrajonon aǔ plumingon?
— Mi prenos ambaǔ. Kaj anstataǔ la kajeroj kun la flavaj kovriloj, bonvolu doni al mi tiujn kun la grizaj kovriloj. Estas la griza koloro, kiu precipe plaĉas al mi.
— Andreĉjo! Atendu iomete, ne kuru! Kien vi malaperis?
— Mi perdis vin. Kie do vi estis?
— Supre. Mi jam trarigardis la tutan etaĝon kaj konas ĝin de «a» ĝis «zo». Ĉu vi ĉion aĉetis?
— Jes, ĉio estas en ordo. Mi vidis laǔmodajn linajn ĉemizojn kaj brunajn hungariajn kostumojn, sed mi ne kunhavas tiom da mono. Laǔeble, mi aĉetos alifoje. Tamen tion mi faros nek hodiaǔ, nek morgaǔ. Ĉu vi elektis ion?
— Mi aĉetis malhelajn ŝuojn. Ju pli mi rigardas ilin, des pli ili plaĉas al mi.
— Vere, tre praktika kaj nemultekosta aĉetaĵo! Ili estas bonaj por pluva vetero. Rigardu, mi neatendite trovis por mia fratinjo belegan ilustritan libron kun fabeloj pri bestoj. Ja fabeloj estas ŝia plej ŝatata legaĵo.
— Mi serĉadis someran robon, rigardis jen unu, jen alian, tamen mi neniel povas trovi ian laǔ mia gusto. Nenio farebla!
— Mi vidis multe da bonaj aĵoj. En la apudaj fakoj estas elektroraziloj «Agidel», fotoaparatoj «Zenit», porteblaj televidiloj, malpezaj dormosakoj. Mi vidis ankaǔ germanian tajpilon «Erika» kun supersignoj: ĝi taǔgas por tajpi en Esperanto. Necesas pripensi, kion aĉeti pli frue.