Учебник языка эсперанто. Основной курс | страница 47
— Nu, mi jam devas iri. Al mi estis agrable vin revidi.
— Estu sana!
8.1. Что означают следующие слова?
Kantistino; geedzoj; malhelpi; malalta; maldika; ĝisatendi; interrespublika; kelkfoje; memkritiko; morgaǔa; senrezulta; subteni; trairi; komenca; komencanta; komenciĝanta; helpantino; gelaboristaro; rekomenci; ekvidinte; eksterlandano; bildvortaro; arbareto; arbetaro; atendejo; ludilo; ĉiujara; ĉiaokaze; ĉiamverda; duonmonata; feliĉegulo; antaǔtempa; apude; malplimulto; plejparte; samfamilianoj; aliĝi; eligi; alifoje; plezurigi; sin deteni; formanĝi; kunludanto; neniigi; nea; onidiroj; unuavide; okazigi; priafera letero; alttemperatura; ĉiea.
8.2. Переведите сочетания:
stari apud la pordo; okaze de la forveturo; ekster la domo; loĝejo kun kvar fenestroj; venu post vendredo; ĉirkaǔ Tero; inter arboj; el la urbo; aro da objektoj; ĝi estas al vi por memoro; en la komenco; komencu de la komenco; teni per la mano; preni je la mano; ripozi dum varmega tago; vagonaro al Jekaterinburgo; helpo de Anatolo al amiko pri grava afero; veturi tra la tuta lando; faru tion antaǔ ĉio; foriri sen decidi la demandon; infanoj sub dek ses jaroj; ludi gitaron; je kapo pli alta; komence de la leciono; memori por la tuta vivo; urbo ĉe Dnestro; ripozi ĝis la vespero; rigardi alvizaĝe; je via feliĉo!; kanti ĥore.
8.3. Переведите фразы:
Ankoraǔ neniu plaĉis al ĉiu.
Neniu komenco estas facila.
Estas nenio sekreta, kio ne fariĝos malsekreta.
Kiu amas ĉion, amas nenion (D. I. Pisarev).
Estas nenio pli malsaĝa, ol la deziro ĉiam esti la plej saĝa (F. La Rochefoucauld/Laroŝfuko).
Nenia spegulo montras malbelan virinon.
Kiu loĝas ĉie, loĝas nenie (Marcialo).
Mi neniel povas vin forgesi.
Neniam malfeliĉo venas sola.
Pli bone malmulte, ol neniom.
Ĉies amiko estas nenies amiko.
Mi atendas ĉiam sole vin.
Ne al ĉia demando necesas respondo (Publius Syrus/Sirus).
Ĉiuj miaj pensoj estas kun vi.
Ĉiu «tial» havas sian «kial.»
Ami la tutan homaron ne estas malfacile, pli malfacile estas ami ĉiun homon (E. G. Kazakeviĉ).
Mi memoros vin ĉiutage, ĉiuhore, ĉiuminute.
Esperanton oni povas lerni en ĉiu aĝo.
Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni (L. Zamenhof).
Se vi faras ion, do faru!
Nek ĝojo, nek malĝojo estas senfinaj.
Kiu ne ĝojigas per sia alveno, ĝojigas per sia foriro.
Ĉio ĉi jam estis.
Ekster sia loko nenio estas bona (W. Whitman/Ǔitmen).
Kiu subaǔskultas apud pordo, ekscias ankaǔ tion, kion li ne volas scii.
Multaj homoj vivas ne vivante, sed nur vivonte (V. G. Belinskij).