Учебник языка эсперанто. Основной курс | страница 115



USSRUnio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj 'Союз Советских Социалистических Республик‘, ’СССР'

vdvidu ‘смотри’

ZZamenhof ‘Заменгоф Л. М.’

Internacia kongreso sen tradukistoj

Ni sidis sepope ĉirkaǔ la tablo – du rusianoj, bulgaro, polo, germanino, belgo kaj indoneziano. Ni trinkis nigran kafon, manĝis sukoplenajn persikojn kaj agrable konversaciis. Antaǔ ol foriri al la radiostacio por laǔvica esperantlingva disaǔdigo de la Bulgara radio, la mastro de la hejmo Simeon Ĥesapĉiev proponis originalan ludon: «Ni reprezentas ses landojn, sed ni bonege komprenas unu la alian per la internacia lingvo Esperanto. Ĉiu el ni, krom sia gepatra lingvo kaj Esperanto, parolas almenaǔ unu alilandan lingvon. Ni provu interkompreniĝi sen Esperanto!» Kaj li diris bulgarlingve simplan frazon. Ni penis klarigi unu al la alia ĝian sencon, uzante plurajn lingvojn. Fine ni sukcesis, tamen tio forprenis de ni preskaǔ dek minutojn. Sed kio estus, se ni devus fari sammaniere la tutan konversacion!

Tio okazis en Sofio dum la 48-a Universala Kongreso de Esperanto. Unuafoje post la dua mondmilito al la kongreso venis sovetia delegitaro sub gvido de doktoro de filologiaj sciencoj, profesoro Jevgenij Aleksejeviĉ Bokarev. Ni venis al la fervoja stacidomo posttagmeze, kaj sur la kajo nin renkontis membroj de LKK. Infanoj kun verdaj kravatoj kantis esperantlingve kaj kriis ĥore: «Vivu la esperantista amikeco!»

Instalinte nin en hotelon, ni tuj eliris en la urbon. Sur la stratoj, ornamitaj per grandegaj verdaj standardoj kun verda stelo sur blanka fono, en la ombro de parkoj kaj ĝardenoj promenis multaj homoj kun verdsteletaj insignoj. Kun unu el ili – negro el Usono – ni konatiĝis. Li afable sciigis, ke ĉi-matene jam ekfunkciis la infana Esperanto-kongreseto. Ni aĉetis alumetojn kun la kongresa emblemo, krajonojn «Esperanto» kaj bulgarajn ĵurnalojn. Ili enhavis artikolojn pri la ĵus finiĝinta IJK kaj pri la tuj komenciĝonta UK.

La kongresa akceptejo troviĝis en la vestiblego de la Sofia universitato. Tie ĉi funkciis diversaj giĉetoj: «Dokumentoj», «Poŝtoficejo», «Teatraj biletoj», «Gazetara servo», «Trafika informejo», «Ekskursoj» k. a. En la poŝtoficejo oni povis aĉeti prikongresan poŝtmarkon, presitan en la kvanto de 300 000 ekzempleroj, kaj specialajn kovertojn. La librobutikoj abundis je modernaj esperantlingvaj libroj; interalie, estis vendata la ĵus aperinta «Dia komedio» de Dante. Oni amasiĝis ĉe la ekspozicioj de pentraĵoj kaj fotoj. Sendube, la plej grandan popularecon meritis la rendevua tabulo kun najletoj apud numeroj de ĉies kongreskartoj. Se oni deziris renkontiĝi kun eksterlanda korespondamiko, sufiĉis lasi skribaĵon ĉe lia kongresnumero!