Учебник языка эсперанто | страница 47
8.2. Переведите сочетания:
stari apud la pordo okaze de la forveturo ekster la domo logxejo kun kvar fenestroj venu post vendredo cxirkaux Tero inter arboj el la urbo aro da objektoj gxi estas al vi por memoro en la komenco komencu de la komenco teni per la mano preni je la mano ripozi dum varmega tago vagonaro al Jekaterinburgo helpo de Anatolo al amiko pri grava afero veturi tra la tuta lando faru tion antaux cxio foriri sen decidi la demandon infanoj sub dek ses jaroj ludi gitaron je kapo pli alta komence de la leciono memori por la tuta vivo urbo cxe Dnestro ripozi gxis la vespero rigardi alvizagxe je via felicxo! kanti hxore
8.3. Переведите фразы:
Ankoraux neniu placxis al cxiu. Neniu komenco estas facila. Estas nenio sekreta, kio ne farigxos malsekreta. Kiu amas cxion, amas nenion (D. I. Pisarev). Estas nenio pli malsagxa, ol la deziro cxiam esti la plej sagxa (F. La Rochefoucauld/LarosxfukO). Nenia spegulo montras malbelan virinon. Kiu logxas cxie, logxas nenie (Marcialo). Mi neniel povas vin forgesi. Neniam malfelicxo venas sola. Pli bone malmulte, ol neniom. Cxies amiko estas nenies amiko. Mi atendas cxiam sole vin. Ne al cxia demando necesas respondo (Publius Syrus/SIrus). Cxiuj miaj pensoj estas kun vi. Cxiu "tial" havas sian "kial." Ami la tutan homaron ne estas malfacile, pli malfacile estas ami cxiun homon (E. G. Kazakevicx). Mi memoros vin cxiutage, cxiuhore, cxiuminute. Esperanton oni povas lerni en cxiu agxo. Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni (L. Zamenhof). Se vi faras ion, do faru! Nek gxojo, nek malgxojo estas senfinaj. Kiu ne gxojigas per sia alveno, gxojigas per sia foriro. Cxio cxi jam estis. Ekster sia loko nenio estas bona (W .Whitman/UxItmen). Kiu subauxskultas apud pordo, ekscias ankaux tion, kion li ne volas scii. Multaj homoj vivas ne vivante, sed nur vivonte (V. G. Belinskij). Pli felicxa estas la donanto, ol la prenanto. Se vi laboras sidante, ripozu starante. Tion, kion la homo faras al si mem, ecx malamiko al malamiko ne povas fari. La plej felicxa virino estas tiu, kiun amas sxia edzo. Ne sole per pano vivas la homo. Unu "nun" estas pli bona, ol du "morgaux". Ne malfermu pordon, kiun vi ne povas fermi! Pli gravas amiko, ol mona fabriko. Se vi volas esti felicxa, estu felicxa! (Kozjma Prutkov). Vi tre helpos al mi, se vi ne malhelpos al mi. Mi scias nur tion, ke mi scias nenion (Sokrato). Kiu havas nenion, estas nenio. La homoj povas esti felicxaj, nur se la felicxo ne estas celo de ilia vivo (G. Orwell/Oruxel).