Учебник языка эсперанто | страница 40



- Mi cxiam deziras koni interesajn objektojn. Kiam vi alportos tiun cxi leteron?

- Marde aux merkrede aux alitempe.

- Tio estas bona. Mi antauxdankas vin. Sed mi gxis nun ne ricevis respondon el Japanio. Mi interesigxis cxe mia leter-amiko pri japaniaj televidiloj - necesas rekoni, ke ili estas tre bonaj kaj pezas malmulte.

- Mi pensas, ke li nepre respondos - tuj kiam li havos necesajn informojn.

- Jen la universitato. Sed antaux ni multas pasagxeroj. Tial ni proksimigxu al la elirejo kaj rapidu eltramigxi!

Задания

7.1. Что означают следующие слова?

parteto grandegulo gastejo gefratoj leterportisto sekretigi plibonigi fotilo duonjara duobligi rerakonti antauxhieraux kelkcent multvorta alproksimigxi senharigxi restu surstrate tutmonda malkara unufoje unuafoje lastfoje jarkvino trafari samlandano alivesti sin demeti subteksto subpieda sube tranokti malsukcesi cxeesti cxiopova cxirkauxpreni enigi kunigi nedeviga nepra jese interkompreno gxustatempulo lavmasxino laborloko cxevalkurejo

7.2. Переведите сочетания:

de la kapo gxis la piedoj rigardu sub la piedojn temperaturo sub nulo en sabato kun lia subskribo priparoli dum tagmangxo unu fojon por cxiam per unu fojo konoj de lernantoj pri la historio malsana je la piedoj gxis kie? fenestro al la strato enamigxi al pliagxulo aligxi al Esperanto-klubo la plej bela el la virinoj veni por vidi vin kinejo kun mil lokoj dekduo da kovertoj levi sin de la tablo resti sen mono nokto sen dormo iri tra la strato antaux kelkaj minutoj tio estis cxirkaux dimancxo proksimigxo celen labori tage-nokte

7.3. Переведите фразы:

Kio nin ne interesas, tion ni tuj forgesas. La "tuj" de sinjoroj estas multe da horoj. Ni interesigxas pri homoj, kiam ili interesigxas pri ni (Publius Syrus/SIrus). Tempo estas mono (B. Franklin). Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli. Ricxulo ne scias, kiu estas lia amiko. La homo estas tio, kio li estas, sed ne tio, kio li estis. Kiam la vino eniras, la sagxo eliras. Apenaux lin portas la piedoj. La vesto, kiun vi ne havas, vin ne varmigas. Se vi amas preni, amu nepre redoni. Ne cxiam diru tion, kion vi scias, sed cxiam sciu, kion vi diras. Kia gasto, tia gastigo. Mi ne estas tiel ricxa, por ke mi acxetu malkarajn objektojn. Multfoje povas ami la homo, sed nur unufoje li amas (A. I. Kuprin). Cxi tio restu inter ni! Pli bona estas malgranda "jen prenu!", ol granda "morgaux venu!". Por esti bona instruisto, necesas ami tion, kion vi instruas, kaj tiujn, kiujn vi instruas (V. O. Klucxevskij). Vivu kun la homoj tiel, ke viaj amikoj ne estigxu malamikoj, sed ke malamikoj estigxu amikoj (Pitagoro). Vivi sen virinoj estas same malfacile, kiel kun virinoj (Aristofano). Viro devas preni edzinon, kiu havu duonon de lia agxo plus sep jarojn. Se la homo ne enamigxis gxis kvardek jaroj, prefere li ne enamigxu ankaux poste (B. Shaw/Sxo). Se du homoj faras ecx tute saman laboron, rezulto ne estos sama. Ne suficxas fari bonon, necesas ankoraux fari gxin bone (D. Diderot/DidrO). Kiu pli frue venas, pli bonan lokon prenas. Kiu venis post la mangxo, restas sen mangxo. Cxio sia estas plej cxarma. Esperanto estas la plej facila lingvo.