Учебник языка эсперанто | страница 34
- Cxu tio cxi estas komuna cxambro?
- Jes. Ni metis tien cxi divanon, tablon, segxojn kaj televidilon. Cxe la fenestro estas multe de floroj.
- Tio cxi estas dormocxambro kun litoj kaj spegulhava sxranko. Cxu tiu cxi pordo eliras sur la balkonon?
- Gxuste. Kaj tio estas kabineto.
- Bela skribotablo kaj geografia karto de la mondo sur la tuta muro! Kaj sur tiu pordo estas bela afisxo pri internacia Esperanto-kongreso.
- Verdire, mi neniam vidis tiom da libroj en unu cxambro!
- Mi treege sxatas legi kaj havas grandan Esperantan bibliotekon. Hieraux mi ricevis de mia leter-amikino el Belgio "Libron de amo" - gxi estas tre originala eldono.
- Kies portreto gxi estas?
- Gxi estas fotoportreto de Lazarj Markovicx Zamenhof, auxtoro de Esperanto.
- Cxu vi mangxas en la kuirejo?
- Jes, ni preferas mangxi tie. Tial gxi estas samtempe nia mangxocxambro. Tie estas tableto, bufedo kaj segxoj. Sur muro estas flor-bildo. Antaux nelonge ni acxetis grandan malvarmigilon. Ni havas ankaux bancxambron, varman akvon, gason, telefonon. Skribu mian telefon-numeron: 34-15-58.
- Ho, estas jam malfrue! Andreo, estas tempo por iri.
- Jes, jes. Venu al mi postmorgaux vespere.
- Mi dankas. Mi plezure venos. Cxion plej bonan!
- Gxis baldaux!
Задания
6.1. Что означают следующие слова?
dormeti mangxegi respublikano multobligi duonigi varmigi nuligi cxirkauxigi pligrandigi altabligxi ekzamenigxi esperantistigxi edzinigxi ellitigxi decxevaligxi intervidigxo muzikilo elektrovarmigilo respeguli interrigardi fotigxo gasakvo porinfana magazeno mangxejo lekciejo rozejo tenisejo malsanulejo malvera alinacia antauxa gxisiri kunmeti postparolo travivi vespermangxo montrofenestro senbiletulo senelirejo pri-ama romano malforta neforta senforta taglibro senedzinulo
6.2. Переведите сочетания:
mangxi sen apetito sen fino li sidis sen rigardi min iri tra la cxambro je la nauxa horo je tri jaroj pli juna malpliigi je duono sur balkono junulino kun teko inter la fenestroj gxis la mateno cxe la pordo antaux dormo bildo de hundo en la lernejon paroli en la nomo de la direktoro kelke da floroj el tio cxi ni vidas jenon rigardi per televido (= televidi) fari la laboron dum kelkaj horoj veni post naux tagoj iri por akvo instrui matematikon al infanoj (= instrui infanojn pri matematiko) labori cxirkaux ok horojn rigardi al la tabulo libro pri geografio iri al la laborejo esti horlogxe akurata
6.3. Переведите фразы: