Proverbaro Esperanta | страница 8
119.01 Ĉiu por si — por ĉiuj Di’.
120. Espero
120.01 Servo al Dio vana ne restas.
120.02 Ni laboru kaj esperu.
121. Rezervo
121.01 Al Dio servu, diablon rezervu.
121.02 Dion laŭdu kaj diablon aplaŭdu.
122. Memhelpo
122.01 Dion fidu, sed senfare ne sidu.
122.02 Preĝon faru, sed farunon preparu.
122.03 Infano ne krias, patrino ne scias.
123. Malfacileco
123.01 Ne sanktuloj potojn faras.
124. Sentaŭgeco
124.01 Nek por baki, nek por haki.
125. Danĝero
125.01 Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas — danĝero ĉesas, ni Dion forgesas.
125.02 Dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas.
126. Protekto
126.01 Kiun reĝo protektas, tiun ministro elektas.
127. Malsaĝo
127.01 Dio puni deziras, li la saĝon fortiras.
128. Prudento
128.01 Dio donis oficon, Dio donas prudenton.
129. Honto
129.01 Kie timo, tie honto.
129.02 Kiu hontas nenion, ne timas Dion.
130. Dio
130.01 Forte sidas, kiu Dion fidas.
130.02 Dio ne perfidas, se homo lin fidas.
131. Peko
131.01 Eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj.
132. Antaŭvido
132.01 Homo proponas, Dio disponas.
132.02 Homo pafas, Dio trafas.
132.03 Homo esperas, morto aperas.
133. Dio
133.01 Kontraŭ volo de Dio helpos nenio.
133.02 Dio ĝuste faras, neniam eraras.
134. Fiero
134.01 Kontraŭ homo fiera Dio estas severa.
134.02 Al porko Dio kornojn ne donas.
135. Ĵuro
135.01 Ĵuri per la barbo de l’ profeto.
135.02 Ĵuri kaj reĵuri.
136. Ĵuro
136.01 Ju pli da ĵuroj, des pli da suspekto.
136.02 Tro forta ĵuro — la afero ne pura.
137. Peko
137.01 Fari al iu bonan lavon.
137.02 Tani al iu la haŭton.
137.03 Fari al iu predikon pri moroj.
138. Atento
138.01 Okulo ne atentas, dorso eksentas.
138.02 Okulo ne vidis — pagu la sako.
139. Fiero
139.01 Nazo supren, vento antaŭen.
139.02 Fiera mieno — kapo malplena.
140. Fremdo
140.01 De fremda dento ni doloron ne sentas.
140.02 Propra sufero — plej granda sur tero.
140.03 Fremda mizero — ridinda afero.
141. Plendo
141.01 Kio doloras, pri tio ni ploras.
141.02 Koro tro plena — buŝo parolas.
141.03 Koro pleniĝas — lango moviĝas.
142. Doloro
142.01 Al loko dolora ni manon etendas — al loko ĉarma okulojn ni sendas.
142.02 Kie jukas, tie ni gratas.
143. Pago
143.01 Tajloro krimis, botisto pendas.
143.02 Pagi por fremda festeno.
143.03 Li havis viandon, mi havis nur oston — li havis la ĝuon, mi pagis la koston.
144. Demando
144.01 Malsanan demandu, al sana donu.
145. Malfeliĉo
145.01 Malsano venas rapide, foriras rigide.
145.02 Malfeliĉo venas rajde, foriras piede.
146. Longedaŭro
146.01 Por longa malsano kurac’ estas vana.