Proverbaro Esperanta | страница 6
73.04 Al fiŝ’ kuirita jam akvo ne helpos.
73.05 Ĝi helpos kiel hirud’ al mortinto.
74. Preteksto
74.01 Kiu bati deziras, trovas bastonon.
74.02 Por ŝafon formanĝi, lupo trovos pretekston.
74.03 Por hundon dronigi, oni nomas ĝin rabia.
74.04 Muso la katon ĉiam ofendis.
75. Batalo
75.01 Sieĝi ies pordon.
75.02 Elbatadi ies sojlon.
76.
76.01 Batadi kiel fiŝo kontraŭ glacio.
76.02 Barakti kiel fiŝo ekster la akvo.
76.03 Turniĝadi kiel serpento.
76.04 Kuradi kiel venenita muso.
76.05 Kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita.
76.06 Bataladi kontraŭ la sorto.
77. Reago
77.01 Bastono batas, bastono resaltas.
77.02 Vento sendita tondron reportos.
78. Puno
78.01 Per mono, ne per mano punu vilaĝanon.
79. Puno
79.01 Amo kaj puno loĝas komune.
80. Bato
80.01 Oni batas, malkaresas, kaj eĉ plori ne permesas.
80.02 Batanto povas argumenti, batato devas silenti.
81. Bato
81.01 Oni batas per vipo, por ke sentu la ripo.
81.02 Oni batas ne la aĝon, sed la vizaĝon.
82. Malpaco
82.01 Malpaculon ĉiu batas.
82.02 Mordantaj hundoj kuras ĉiam kun vundoj.
82.03 Fremdan dorson bastoni — ankaŭ sian doni.
83. Penso
83.01 Petro parolas sen direkto, sed Paŭlo konjektu.
83.02 Ŝerce dirite, cele pensite.
84. Humileco
84.01 Venkiton oni ne batas.
84.02 Pekinto pentas, kolero silentas.
84.03 Ne iras hakilo al kolo humila.
84.04 Peko malnova perdas pekecon.
84.05 Filo konfesis — patro forgesis.
85. Milito
85.01 Du militas — tria profitas.
86. Trompo
86.01 Nebuligi la okulojn.
86.02 Ĵeti polvon en la okulojn.
87. Ŝajno
87.01 Ne ĉio brilanta estas diamanto.
87.02 Ŝajno trompas.
87.03 Ne ĉio utilas, kio brilas.
88. Parenco
88.01 Li estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato.
88.02 Parenco per Adamo.
89. Amiko, Parenco
89.01 Pli bona amiko intima, ol parenco malproksima.
89.02 Pli bona apude najbaro, ol frato post arbaro.
90. Siaĵo
90.01 Pli valoras propra ĉemizo, ol fremda plena valizo.
90.02 Ĉiu por si mem estas la plej kara.
90.03 Pli kara kapo ol ĉapo.
90.04 Pronomoj «mia» «min» kaj «mi» en mondo reĝas ĉiam tri.
91. Atingo
91.01 Vidas okulo, sed mano ne trafas.
91.02 Proksima kubuto, sed ne por la buŝo.
92. Elvoko
92.01 Pri la lupo rakonto, kaj la lupo renkonte.
92.02 Ne pentru diablon sur la muro.
93. Dio
93.01 Preĝejo proksima, sed Dio malproksima.
94. Ŝtelo
94.01 Apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas.
95. Fabelo, Naiveco
95.01 Li havas la kapon sur ĝusta loko.
95.02 Naivuloj jam ne ekzistas.
96. Riĉo
96.01 Ne estas piediranto kolego al rajdanto.
96.02 Malriĉulo parencojn ne havas.