Proverbaro Esperanta | страница 27



511.04 En sia dometo li estas atleto.

511.05 Sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj.

511.06 Kuraĝa mieno antaŭ propra kameno.

511.07 En sia angulo li estas bravulo.

511.08 Brava batalanto kontraŭ plado bolanta.

512. Kuraĝo

512.01 Kuraĝo ĉion atingas.

512.02 Kiu ne riskas, tiu ne havas.

512.03 Kiu kuraĝe aliras, facile akiras.

513. Senefikeco

513.01 Ĝi glitas de li kiel pizo de muro.

514.

514.01 Kaldrono ridas pri poto kaj mem estas kota.

514.02 Azen’ al azeno riproĉas malsaĝon.

514.03 Ridas blindulo pri lamulo.

514.04 Ambaŭ floroj de samaj valoroj.

514.05 Unu pasero alian valoras.

514.06 De sama koloro, de sama valoro.

514.07 El sama tero devenas, saman sukon entenas.

515. Malŝpareco

515.01 Li havas truon en la manplato.

516. Malfrueco

516.01 Ĝi estas mustardo post la manĝo.

517. Forto

517.01 Ne batalu pot’ el tero kontraŭ kaldrono el fero.

517.02 Kiu forton ne havas, ĉiam malpravas.

517.03 Kiu havas forton, havas rajton.

517.04 Al venko rajto venas, se ĝin forto subtenas.

518. Sameco

518.01 Kia la poto, tia la kovrilo.

518.02 Kia la kapo, tia la ĉapo.

518.03 Kia la birdo, tia la kaĝo.

518.04 Kia la homo, tia lia nomo.

518.05 Kia ago, tia pago.

518.06 Kiel oni vin taksas, tiel oni vin regalas.

519. Edzino

519.01 Edzino pli elverŝas per funelo, ol edzo enverŝas per sitelo.

520. Disiĝo

520.01 Post alkutimiĝo doloras disiĝo.

521. Laboro

521.01 Laboro lacigas, sed akiro ĝojigas.

521.02 Maldolĉa por la lango, sed saniga por la sango.

521.03 Sanigaĵo malbongusta, sed efiko plej ĝusta.

521.04 Ne laciĝos mano, ne fariĝos pano.

521.05 Ne venas honoro sen laboro.

522. Lerno

522.01 Lernado havas maldolĉan radikon, sed bonan efikon.

522.02 Scienco havas semon enuan, sed frukton bonĝuan.

523. Kontraŭaĵo

523.01 Muso satiĝis, faruno malboniĝis.

524. Kaŭzo

524.01 Sen fajro ne brulas eĉ pajlo.

524.02 Se brulas nenio, fumo ne iras.

525. Ĝustatempeco

525.01 Forĝu feron dum ĝi estas varmega.

525.02 Fleksu arbon dum ĝia juneco.

525.03 Lernu juna, por esti saĝa maljuna.

525.04 Se junulo ne lernis, maljunulo ne scias.

525.05 Kiu ne akiras, kiam li povas, tiu poste deziras, sed jam ne retrovas.

525.06 Ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estas.

525.07 Okazon kaptu ĉe l’ kapo, ĉar la vosto estas glita.

525.08 Se elsaltas la okazo, ĝi rompiĝas kiel vazo.

525.09 Atendis, meditis, ĝis en tombon englitis.

526. Tuj

526.01 Ĉe l’ freŝa faro.

526.02 Kun la peko en mano.

527. Maltrankvilo

527.01 Sidi sur pingloj.

528. Gasto

528.01 Kia regalato, tia regalado.