Proverbaro Esperanta | страница 2
Bedaŭrinde mia patro mortis, kiam nur duono de lia verko estis eldonita (la elirintaj kajeroj estas riceveblaj ĉe la firmo Müller kaj Borel en Berlino). La manuskripto de lia tuta verko estas finita, sed eldoni ĉiujn kvin partojn de la verko en la nuna tempo estas malfacile; tial mi decidis eldoni almenaŭ aparte la parton Esperantan.
Pretigita kiel parto de verko kvinlingva, la «Proverbaro Esperanta» estas aranĝita laŭ la alfabeta ordo de tiu parto, kiu en la dirita verko estas prenita kiel bazo (la parto rusa).
Sed por ke oni povu facile trovi la proverbojn, traktantajn pri ĉia dezirata temo, la laŭenhave dividitaj grupoj da proverboj estas numeritaj, kaj en la fino de la verko estas presita alfabeta registro de temoj, kun montro de la numeroj, sub kiuj oni povas trovi ĉiun apartan temon.
L. L. Zamenhof
Proverboj
1. Ebleco
1.01 Trafe aŭ maltrafe.
1.02 Mi blinde pafos, eble trafos.
2. Espero
2.01 Hazardo estas malbona gardo.
2.02 Espero panon ne donas.
2.03 Malpli esperu, pli konsideru.
2.04 Fidanta al vorto atendas ĝis morto.
3. Espero, Risko
3.01 Kiu ne riskas, tiu ne gajnas.
3.02 Espero postulas oferon.
3.03 Espero kaj pacienco kondukas al potenco.
4. Detaloj
4.01 Komenci de Adamo.
4.02 Droni en detaloj.
5. Antikvaĵo
5.01 Demeti de si la antikvan Adamon.
6. Komenco
6.01 Komenco bona — laboro duona.
6.02 Unua paŝo iron direktas.
6.03 Plej granda potenco kuŝas en la komenco.
7. Nesciado
7.01 Ĝi estas por mi ĥina scienco.
7.02 Ĝi estas por mi volapukaĵo.
7.03 Nun finiĝas mia klereco.
7.04 Venis fino al mia latino.
8. Nekompetenteco
8.01 Li neniam venkis la alfabeton.
8.02 Li estas kompetenta, kiel besto pri arĝento.
8.03 Li komprenas predikon, kiel bovo muzikon.
9. Nematureco
9.01 Li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto.
9.02 Li ne elrampis ankoraŭ el la vindoj.
10. Avideco
10.01 Neleĝe akirita ne estas profita.
10.02 Kiu fremdan avidas, propran forperdas.
10.03 Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas.
11. Reservo
11.01 Mano manon lavas.
11.02 Servo postulas reservon.
11.03 Kvitiĝas servo per reservo.
11.04 Razisto raziston razas.
11.05 Vi min manĝigos, mi vin trinkigos.
12. Observado
12.01 Okulo de mastro pli ol beno de pastro.
12.02 Ne fidu fidelulon, fidu propran okulon.
12.03 Unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj.
13. Profesio
13.01 Pastron nutras preĝejo.
13.02 Metio lacigas, metio vivigas.
14. Mono
14.01 Mono plenumas ĉiujn oficojn.
14.02 Plej certa laboro — laboro per oro.
14.03 Por la mono pastra preĝo, por la mono romp’ de leĝo.