Proverbaro Esperanta | страница 15



265. Akvo

265.01 Akvo kaj pano servas al sano.

266. Libero

266.01 Pli bona pano sen butero, ol kuko sen libero.

267. Tempo

267.01 Tempo flatas, tempo batas.

268. Sencelaĵo

268.01 Batadi la venton.

269. Malklaraĵo

269.01 En akvo malklara oni fiŝkaptas facile.

270. Finitaĵo

270.01 Finita kaj glatigita.

271. Malapero

271.01 Malaperis kiel ŝtono en maron.

272. Singardo

272.01 Ne konante la profundecon, ne iru en la riveron.

272.02 Kiu demandas, tiu ne eraras.

272.03 Kiu sin gardas, tiu sin savas.

272.04 Antaŭe intencu kaj poste komencu.

272.05 Longa konsidero savas de sufero.

273. Ofico

273.01 Ne ekzistas ofico sen benefico.

273.02 Regna kaso — bona ĉaso.

273.03 Estro ne malsatas.

273.04 Kie estas pano, ne mankas panpecetoj.

273.05 Kiu havas abelojn, havas mielon.

273.06 Hakado de ligno donas lignerojn.

273.07 Kiu panon donas, malsaton ne konas.

273.08 Estas ŝafoj, estos lano.

274.

274.01 Peto de barono estas ordono.

274.02 Sinjoro petas, kvazaŭ dekretas.

275. Revo

275.01 Konstrui kastelojn en aero.

275.02 Konstrui kastelon sur glacio.

275.03 Kastel’ en aero — malsato sur tero.

276. Feliĉo, Fiero

276.01 En feliĉo ne fieru, en malfeliĉo esperu.

277. Perditaĵo

277.01 Falis el mano, prenu satano.

278. Elvoko

278.01 Pri la lupo rakonto, kaj la lupo renkonte.

278.02 Ne pentru diablon sur la muro.

279. Karaktero

279.01 Lupo ŝanĝas la harojn, sed ne la farojn.

279.02 Vulpo mienon ŝanĝas, sed plue kokidojn manĝas.

280. Kalkulo

280.01 Ŝafo kalkulita ne estas savita.

280.02 Kontraŭ lupo ne helpas kalkulo.

281. Timo

281.01 Kiu timas bestaron, ne iru arbaron.

282. Senlaboreco

282.01 Ne venos rato mem al kato.

283. Kono

283.01 Oni lin konas, kiel blankan lupon; kiel makulharan hundon; kiel malbonan moneron.

284. Karaktero

284.01 Lupo sopiras, al arbaro sin tiras.

284.02 Nutru lupon plej sate, li ĉiam serĉas arbaron.

284.03 Rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo.

284.04 Ĝibulo ĝis morto restos ĝibulo.

284.05 Kiu lupo naskiĝis, vulpo ne fariĝos.

285. Puno

285.01 Lupo kaptas, sed li ankaŭ enfalas.

285.02 Buĉas la lupo, oni ankaŭ ĝin buĉos.

285.03 Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos.

285.04 Longe ĉerpas la kruĉo, ĝis ĝi fine rompiĝas.

285.05 Sian sorton neniu evitos.

285.06 Eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata.

286. Ŝajno

286.01 Ne ĉio griza estas lupo.

287. Pago

287.01 Por ĉiu ago venos tempo de pago.

288. Humileco

288.01 Se vi faros vin ŝafo, la lupoj vin manĝos.

289. Alkonformiĝo

289.01 Inter lupoj kriu lupe.

289.02 Inter kornikoj ne konvenas predikoj.