Proverbaro Esperanta | страница 11



198. Fremdlando

198.01 Forveturis malsaĝa, revenis nur pli aĝa.

198.02 Forveturis azenido kaj revenis azeno.

199. Puno

199.01 Ricevos vulpo por sia kulpo.

199.02 Venos ŝtelisto al la juĝisto.

200. Sorto

200.01 Ankoraŭ neniu evitis la sorton.

200.02 Se decidos la sorto, helpos nenia forto.

200.03 Pendonto ne dronos.

201. Mieno

201.01 Havi vinagron en la mieno.

202. Malprofito

202.01 Havi malprofiton.

203. Elemento

203.01 Esti en sia elemento.

204. Loko

204.01 Havi varman lokon.

205. Amboso

205.01 Esti inter martelo kaj amboso.

206. Papo

206.01 Esti en Romo kaj ne vidi la Papon.

207. Decido

207.01 Tiel estas, tiel restas.

208. Faritaĵo

208.01 Farita ne refariĝos.

208.02 Farita — elstrekita.

208.03 Falis el mano — prenu satano.

208.04 For el la manoj — for el kalkulo.

209. Profito

209.01 Liveru nur panon, manĝontoj sin trovos.

209.02 Ju pli da donoj, des pli da amikoj.

209.03 Tablo kovrita faras amikojn.

209.04 Kie pano estas, tie musoj ne mankas.

209.05 Elmetu mielon, muŝoj alflugos.

210. Malapero

210.01 Malaperis, kiel vaporo.

210.02 Li jam estas trans montoj kaj maro.

210.03 Kaptu lin kiel forflugintan venton.

210.04 Li forpelis siajn piedojn.

210.05 Malaperis kiel ŝtono en maron.

210.06 Diris kaj foriris.

210.07 Li pafis sin for.

210.08 Forsavis sian korpon kaj animon.

211. Subitaĵo

211.01 Sen atendo, sen espero venis mizero.

211.02 El klara ĉielo tondro ekbatis.

211.03 Mankis al Petro klopodoj, li aĉetis al si domon.

212. Malsaĝo

212.01 Malsaĝo estas najbaro de mizero.

212.02 Plej danĝera malsano estas manko de saĝo.

212.03 En mizero eĉ saĝulo estas malsaĝa.

213. Bezono

213.01 Per bezono venas mono.

213.02 Mizero instruas.

213.03 Malsato donas spriton.

213.04 Kiu devas, tiu povas.

213.05 Se stomako doloras, kapo laboras.

214. Malfeliĉo

214.01 Malfeliĉo malofte venas sole.

214.02 Malfeliĉo venas, malfeliĉon kuntrenas.

214.03 Malfeliĉoj kaj batoj venas ĉiam kun fratoj.

214.04 Komenciĝis mizero, ĝi venas per pordo kaj fenestroj.

214.05 Kie maldike, tie rompiĝas.

214.06 Ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas.

214.07 Fendita ligno facile ekbrulas.

215. Mizero

215.01 Mizero sur mizero.

215.02 Maro da mizeroj.

215.03 Tie ĉi malbone, tie nebone.

215.04 Kien vi vin turnos, ĉie malbone.

215.05 Situacio sen eliro.

215.06 Nek helpeble, nek konsileble.

215.07 Konsilu kiu povas.

216. Konsolo

216.01 Malfeliĉo komuna estas malpli premanta.

216.02 Konsoliĝas mizerulo, se li estas ne sola.

216.03 En kompanio eĉ morto faciliĝas.

216.04 En amaso eĉ morto estas pli gaja.